Dumvintra legado de “Varmas en Romo”

Kiam la termometro persistas en la negativa zono kaj la ĉielo grizas, estas agrable sidi en fotelo ĉe la forno kaj legi libron kun la titolo Varmas en Romo. Ne estas novaĵo, ĝi eldoniĝis en la jaro 1986, ricevis la premion Argus, kiun ĝi certe meritis, kaj trovis favorajn recenzintojn kaj legantojn.
Corrado Tavanti ludigas la heroojn de tiu krimromano sur roma fono en medio de esperantistoj konfrontataj al krimoj. Li pentras kun simpatio, ofte kun humuro kaj ironio, la etoson de tiu urbo kaj ties diversklasaj homoj, kiujn li konas el propraj spertoj kaj observoj. Regas la etoso de la “plumbaj jaroj” en Italio kun la teroristaj atakoj de la “Ruĝaj Brigadoj”. La rabo kaj ekzekuto de la iama ĉefministro Aldo Moro restas ankoraŭ en ĉies memoro. Ne mirige do, ke okazas bombatenco kontraŭ la madagaskara ambasadejo fare de iu mistera Armeo Liberiga Esperantista, kio devigas komisaron Piero De Angelis entrepreni enketon en prema varmego mezsomera. Implikiĝas ankaŭ la reportero kaj esperantisto Danilo Cerri konanta la verdan medion. Dekomence li dubas : La niaj ne faris tion, ili estas trankvilaj. Tamen lia konvinko ŝanceliĝas kiam li volas informiĝi ĉe Libero Fabiani, esperantisto anarkisttendenca, kaj trovas lin mortpafitan, dum ankoraŭ funkcianta gramofono ludas “La Esperon”...

Ne senriproĉaj herooj
Ek de tiam Cerri kaj De Angelis ne havas trankvilan minuton kaj la eventoj pelas unu la alian. Ambaŭ estas la ĉefroluloj en tiu krimromano. Ili ne estas senriproĉaj herooj. Tavanti montras ne nur iliajn fortajn sed ankaŭ malfortajn flankojn. Cerri licenciiĝis pri juro – ĉiuj alparolas lin per la titolo doktoro – kaj iam estis ĵurnalisto en grava ĵurnalo, sed pro drinkemo maldungita pergajnas la vivon en vegetanta gazeto, kiu povas portempe altigi la eldonciferon dank’ al liaj artikoloj pri la bombatenco kaj ĝiaj sekvoj. De Angelis revis pri diplomata kariero kaj fine iĝis polica komisaro. Sed almenaŭ li ĉiam kondutas kaj vestas sin kiel diplomato kaj klopodas ne incitiĝi pro la insultoj de la renkontitaj personoj. Cetere la aŭtoro avertas la legantojn, ke iuj italoj el ia ajn socia klaso esprimas sin ofte per triviala lingvaĵo”. Efektive eĉ la policestro de Romo dum telefona interparolo kun sia kolego en Milano sakras pri la ministro kaj kutimas fari tion ankoraŭ pli ofte parolante al siaj subuloj... En tiaj scenoj la romano iĝas satiro pri la burokrataro.

Kapturna ritmo de la eventoj
Kun Cerri kaj De Angelis ni do ekveturas per rusta kaj ĝibumita Fiat 850 nomata “Karolino” tra la densa roma “trafikmarmelado”, piediras tra stratoj kun fiŝvendistaj standoj fiodoraj kaj sobante per lifto – el kies ŝakto soras fetoraj haladzoj – ni estas blokitaj... ĉar la pordistino ne ricevis trinkmonon. Atestantoj de krimo krude insultas nin kaj ĉiupaŝe ni devas eviti minacantajn kuglojn pro nia tro granda scivolemo pri la Roto Pinelli. En ĉiu ajn kvartalo obsedas niajn orelojn la mieloza napola kanzono “Nannaré tutta mia...” kiu ĵus gajnis konkurson. Per tiaj nelongaj priskriboj vivantaj kaj trafaj la aŭtoro kreas realisman etoson. Kompreneble mi ne senvualigas al vi la tutan intrigon, sed instigas vin mem legi tiun turnoriĉan krimromanon kun viglaj dialogoj. Tamen oni povas malkaŝi ke okazos aliaj atencoj kaj ke la enketo direktiĝas poste al Milano kaj Komo. Ĝi atingas sian paroksismon, kiam milana komisaro kaj De Angelis kulpigas Danilon Cerri pri mortigo de la konsulo de Salvadoro kaj arestas lin ŝeklante liajn pojnojn. Okazas tiom da nekredindaj mistifikaĵoj, ke la povra Danilo demandas sin, ĉu li ne suferas pri dispartiĝo de la personeco. La tiurilatan ĉapitron oni povas legi ankaŭ kiel satiron pri la krimromana ĝenro.

Stilo flua kaj nuancoriĉa
La lingvaĵo de la dialogoj kaj priskriboj estas flua kaj nuancoriĉa kun originalaj vortkreaĵoj kaj parolturnoj. La jam menciitaj sakroj kontrastas kun elegantaj frazoj. Oni evitas laŭeble mal-vortojn. Abundas  italaj esprimoj kaj nomoj klarigitaj en glosaro. Jen kelkaj vortoj neordinaraj : sobi (malsupri), sori (suprenglisi), ŝekli la pojnojn (mankateni), dum “havi la bovlon plenan” (ne plu elteni) ŝajnas al mi esti francismo.

Corrado Tavanti (1919-1995)
naskiĝas en la itala urbo Arezzo. Li partoprenas la duan mondmiliton kiel volontulo en la itala armeo, estas kaptita en Afriko kaj transportita al Usono kaj revenas seniluziite al Toskanio en 1946, kie li doktoriĝas pri politikaj sciencoj. Li trovas laboron alifakan en biskvitfabriko en Milano, edziĝas al svisino kaj poste iĝas reprezentanto kaj importisto de svisa ĉokolado. En 1952 li ekloĝas en Svisio kiel laboristo kaj poste oficisto en ĉokoladfabriko kaj fine fariĝas prokuristo. Pro rena misfunkcio li frue emeritiĝas. Li verkas multajn novelojn kaj teatraĵojn en la itala. Abundan materialon li ĉerpas el siaj spertoj kiel konsula agento en La Chaux-de-Fonds, kio metis lin en kontakto kun la italaj enmigrintoj. Post emeritiĝo li realproksimiĝas al esperanto per koresponda kurso de KCE kaj per plustudo kaj konversacioj kun Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer. Henri Vatré amike kuraĝigas lin al verkado. Tavanti recenzas librojn kaj el sia plumo fontas du krimromanoj, la dua kun titolo “Tiu toskana septembro en kunlaboro kun István Ertl.

(SES informas, 2/2003, p. 27-29)

Reiro al la indekso