Antropozofio estas
ekkonovojo, kiu volus konduki la spiritan en la homa estaĵo al la spirita
en la universo. Ĝi aperas en la homo kiel koro- kaj sentobezono. Ĝi devas
trovi sian praviĝon per tio, ke ĝi povas doni kontentigon al tiu bezono.
Agnoski antropozofion povas nur tiu, kiu en ĝi trovas, kion li, el sia animo,
devas serĉi. Pro tio nur tiaj homoj povas esti antropozofoj, kiuj iajn demandojn
pri la naturo de la homo kaj pri la mondo tiamaniere sentas kiel vivneceson,
kiel oni sentas malsaton kaj soifon.
Antropozofio peras ekkonojn, kiuj estas
akirataj en spirita maniero. Sed ĝi faras tion nur tial, ĉar la ĉiutaga
vivo kaj la scienco bazita sur sensopercepto kaj intelektoagado kondukas
al limo de la vivovojo, ĉe kiu la anima homekzistado devus morti, se ĝi
ne povus transpaŝi la limon. Tiu ĉiutaga vivo kaj tiu scienco ne tiel kondukas
al la limo, ke ĉe tiu ĉi oni devas halti, sed ĉe tiu ĉi limo de la sensa
percepto sin malfermas per la homa animo mem la elvido en la mondon spiritan.
Ekzistas homoj, kiuj kredas, ke kun la
limoj de la sensa percepto estas donitaj ankaŭ la limoj de ĉia ekkono. Se
tiuj estus atentemaj je tio, kiel ili konsciiĝas pri tiuj limoj, ili en
ĉi tiu konscio ankaŭ malkovrus la kapablojn por transpaŝi la limojn. La
fiŝo naĝas al la limo de la akvo; ĝi devas reenakviĝi, ĉar al ĝi mankas
la fizikaj organoj por vivi ekster la akvo. La homo venas al la limo de
la sensa perceptado; li povas ekkoni, ke sur la vojo tien al li haviĝis
la animofortoj por anime vivi en la elemento, kiu ne estas ampleksata de
la sensa perceptado.
El “Antropozofiaj gvidfrazoj”
... Antropozofio povas prosperi nur kiel
io vivanta. Ĉar la baza trajto de ĝia naturo estas vivo. Ĝi estas el la
spirito fluanta vivo. Tial ĝi volas esti flegata de la vivanta animo, de
la varma koro.
La praformo, en kiu ĝi povas aperi inter
homoj, estas la ideo; kaj la unua pordego, al kiu ĝi sin turnas ĉe homoj,
estas la kompreno. Se ne estus tiel, ĝi ne havus enhavon. Ĝi estus nura
senta revemo. Sed la vera spirito ne revemas; ĝi parolas klaran, enhavoriĉan
lingvon.
Sed tiu lingvo estas tia, kiu ekkaptas
ne sole la intelekton, sed la tutan homon. Kiu akceptas antropozofion nur
per la intelekto, tiu akceptante mortigas ĝin. Li tiam eble trovas, ke ĝi
estas “frida scienco”. Sed li ne rimarkas, ke ĝi perdis sian varman vivon
nur per la akcepto, kiun li pretigis al ĝi en sia animo.
Se antropozofio volas havi ekziston en
nia nuntempo, ĝi devas uzi la rimedojn de la nuntempa civilizo. Ĝi en libroj
kaj en prelego devas trovi sian vojon al la homoj. Ĝi laŭ sia naturo tamen
ne estas afero por bibliotekoj. Ĝi devas ĉiufoje nove ekesti, kiam la homa
koro sin turnas al la libro, por ekscii pri ĝi. Tio povos esti nur, se la
libro estas skribita tiamaniere, ke la homo ĉe la skribado rigardis en la
korojn de la kunhomoj por povi scii, kion li devas diri al ili. Sed tio
ankaŭ povos esti nur, se la homo ĉe la skribado estas tuŝata de la vivo
de la spirito, kaj se li per tio povas konfidi al la morta skribvorto tion,
kion la animo de la leganto serĉanta l’on spiritan, povas senti kiel restariĝon
de la spirito el la vorto. Nur tiuj libroj, kiuj en la leganta homo povas
fariĝi vivantaj, estas antropozofiaj libroj.
Ankoraŭ malpli ol la mortan libron la
antropozofio toleras la libron fariĝintan ŝajnvivo en la homa parolado.
Nia nuntempa civilizo sur multaj kampoj estas tia, ke legado de libro aŭ
traktaĵo kaj aŭskultado de homo aperas kiel io egala. Aŭskultante homon
oni ne konatiĝas kun homo, sed kun tio, kion li pensis kaj kio same bone
povas esti skribita.
Antropozofio ne toleras senreste esti
sorbata de tiu maniero. Kiu de homo aŭdas antropozofion, tiu volas havi
antaŭ si la homon en lia tuta origina naturo, ne parolatan traktaĵon.
Tial antropozofio, eĉ se ĝi necese devas
vivi kiel literaturo, povas kvazaŭ novnaskiĝi ĉiufoje, kiam ĝi en grupo
da homoj en la parolo serĉas la vojon al la animoj. Sed ĝi tiam novnaskiĝos
nur, se al la homo parolas la homo, ne la akceptita penso.
Tial antropozofio ankaŭ ne povas trovi
siajn vojojn per ordinara agitado, eĉ se tiu ĉi estas traktata kun bona
volo. Agitado mortigas la veran antropozofion. Tiu ĉi devas sin prezenti,
ĉar ĝi de la spirito estas kondukata al sia sinprezento. Ĝi devas elmontri
sian vivon, ĉar ĉiu vivo povas sin riveli nur en la ekzisto. Sed ĝi al neniu
devas sin trudi per sia ekzisto. Ĝi devas atendi, ĉu venos iu, kiu volas
ĝin akcepti. Devigon kontraŭ la homoj eĉ per persvado ĝi ne devas koni ...
... Oni propre jam estas sur la vojo al
rekono de la spirita naturo de la mondo, kiam oni serioze serĉas homokomprenon.
Ĉar en tiu serĉado oni rimarkas ke rilate la homon la naturekkono ne donas
klarigojn, sed produktas nur demandojn.
En la antropozofiaj prezentoj ekestas
nur konfuzo, se oni volas konduki la animon for de la amo al la naturo.
Ne en la malestimo de tio, kion la naturo rivelas al la homo, povas kuŝi
la deirpunkto de antropozofia rigardado. Malestimo de la naturo, deturniĝo
disde la vero, kiu en la fenomenoj de la vivo kaj de la mondo kontraŭradias
al la homo, disde la belo, kiu regas en tiuj fenomenoj, disde la taskoj,
kiujn ili starigas al la homa strebado, povas konduki nur al karikaturo
de la spirito-esenco.
Tia karikaturo ĉiam havos personan karakteron.
Eĉ se ĝi ne estas teksita nur el sonĝoj, ĝi tamen estos spertata kiel la
sonĝado. Kiam la homo en la vigila ekzisto vivas kun homoj, tiam lia strebado
devas celi interkompreniĝon pri komunaĵoj. Kion asertas unu, tio devas havi
signifon por la alia; kion perlaboras unu, tio devas havi ian valoron por
la alia. La homoj, kiuj vivas kune, devas havi la senton, ke ili estas en
komuna mondo. Kiam la homo moviĝas en siaj sonĝoj, li apartigas sin el tiu
komuna mondo. Alia homo en lia tuja proksimeco povas havi tute aliajn sonĝojn.
En la vigilado la homoj havas komunan mondon; en la sonĝado ĉiu havas sian
propran.
Antropozofio devus ne konduki el vigilado
en sonĝadon, sed en pli fortan ekvekiĝon. En la ĉiutaga vivo ja ekzistas
komuneco; sed tiu ĉi tamen estas spertata en striktaj limoj. Oni ĉi tie
estas katenita en peco de ekzisto; oni nur en la koro portas la sopiron
je la plena vivo. Oni sentas, ke la komuneco de la homa spertado atingas
pli malproksimen ol la rondo de la ĉiutaga vivo. Kaj kiel oni de la tero
devas rigardi for al la suno, se oni volas percepti la al ĉio tera komunan
fonton de la lumo, tiel oni devas turni sin de la sensebla mondo for al
la spirito-enhavo, se oni volas trovi tion, kio el de l’o vere homa povas
konduki la animon al la kontentiga homa komuneco, al la plena travivado
de tiu komuneco.
Tiam facile eblas, ke oni sin deturnas
de la vivo, anstataŭ en pli intensa mezuro eniri en ĝin. Kaj al tiu danĝero
subfalas la naturmalestimanto. Li estas enpelata en la solecon de la animo,
por kiu la natura sonĝado estas modelo. Por homa vero, kiu samtempe estas
mondovero, oni plej bone disvolvas senson, se oni tiun ĉi edukas per tiu
vero, kiu el la naturo kontraŭlumas al la homa animo. Sed kiu per aperta,
libera senso travivas en si naturveron, tiu far ĝi estas kondukata al la
spiritovero. Kiu sin trasorbigas per la beleco, grandeco kaj majesteco de
la naturo, en tiu ili fariĝas fonto de spiritosento. Kaj kiu malfermas sian
koron al la muta naturgesto, kiu transe de bono kaj malbono sin rivelas
en eterna senkulpeco, al tiu malfermas sin la rigardo al la spirita mondo,
kiu en la mutan geston igas soni la vivantan vorton, kiu rivelas la diferencon
inter bono kaj malbono.
Spiritovido, kiu trapasis tra amo al naturvido,
pliriĉigas la vivon per la veraj trezoroj de la animo; spirita sonĝado,
kiu disvolviĝas en kontraŭdiro al naturvido, malriĉigas la homan koron.
Kiu penetras antropozofion en ĝia plej
profunda esenco, tiu tion, kio estas aludita en tiuj ĉi frazoj, sentos kiel
la vidpunkton, de kiu estas elirende en la antropozofiaj prezentoj.
El “Antropozofiaj gvidfrazoj”
La belon admiri,
La veron gardi,
La noblon veneri,
La bonon decidi:
Tio la homon kondukas
En vivo al celoj,
En agado al ĝusto,
En sentado al paco,
En pensado al lumo;
Kaj lin lernigas konfidi
Al dia regado
En ĉio estanta:
En la universo,
En l’animofundo.
El “Verdirvortoj”