Sociologoj pri Svislando
Ĉu post jardekoj de sinapogo sur la « escepta kazo Svislando » – rekta demokratio, kantonaj partikularismoj, milita sendamaĝo, banka sekreto, unueco malgraŭ kultura, lingva kaj konfesia diverseco – iĝas el ĉi tiu narcisisma memkontento reala identeca krizo ?
Laŭmoda nacia fiero
Ĉu vi jam rimarkis la ruĝajn to-ĉemizojn, la kaskedojn kun blanka kruco portataj de parto de la hodiaŭa junularo ? Certe ne nur tiu moda fenomeno instigis la svisan kongreson de sociologoj pritrakti post la lastjara temo pri novliberalismo ĉi-jare tiun de la escepta kazo Svislando.
Enketo pri la svisaj junuloj
Invitita gasto dum la 50a jubilea kongreso de la Svisa Asocio por Sociologio okazinta en St.Gallen estis ankaŭ la prezidanto de la Germana Sociologia Asocio, Karl Siegbert-Rehberg, kiu skizis bildon de la « insula helvetica » kiel socio de ekvilibrigo. Li konstatis ke la svisa modelo sukcesis kaj estas defendebla. Li aludis pri la svisa mito de la « Réduit » (rezistejo) : « Svisio antaŭ ĉio deziras esti ne ĝenata kaj ĝia politiko precipe postulas ion : paciencon. » Siegbert-Rehberg ankaŭ analizis la enketon ĉe rekrutoj kaj konkludas ke la junaj svisoj « scias ligi malfermitecon al la mondo kaj valorigon de la propra hejmlando – la konscio vivi en privilegiita pozicio – kaj ke tio ne nepre kondukas al memenfermitecon ».
Potencialo por la estonto
Kutime oni komprenas la esceptan kazon Svislando en politika diskutado kiel « enfakmuriĝon » kontraŭ la ĉirkaŭo sentita kiel minaco. En la naŭdekaj jaroj ĝi estis tre kritikata de la intelektuloj, hodiaŭ ĝi regajnas popularecon. Laŭ la sociologo Kurt Imhof de la zurika universitato la escepta kazo ne devige signifas stagnadon kiel li malice konstatas : « Io nova aperas en Svisio sisteme en la vestaĵo de io malnova. Kiu volas ŝanĝi ion, devas ĝin ligi al la mito de la minacata demokratio kamparana. » Li trovas ke tion oni ne devus lasi sole al la Svisa Popolpartio kaj ke la aliaj partioj devus konsciiĝi pri tio. La escepta kazo Svislando havas ankaŭ potencialon por la estonto. Konsentite, ĝi vivis depost 1945 altgrade kun la imagoj de la malamiko, kiuj forvaporiĝis post la falo de la muro. Minaco ekstera kaj ksenofobio perdas je graveco kaj post la Expo.02 disvastiĝas « leĝerpieda » patriotismo svisa, kiu kunigas malfermitecon al la mondo kaj fieron pri la propra lando. Imhof opinias ke oni povus utiligi iun nove interpretitan « esceptan kazon » por la nuntempo.
Verkistoj pri Svislando
Martin Luther deklaris en 1529 en Marburgo ke la svisoj havas alian spiriton.
Gottfried Keller, 1848-ulo, opiniis ke « la liberalan ŝtaton kaj aŭtentikan demokration oni malsupren-muzikigis al fest-trompado kaj kapital-kabano ».
Max Frisch observis en sia « Dienstbüchlein » (Soldatserva libreto, 1974) ke lingvo povas reliefigi klasajn diferencojn : ordonojn oni donas en la germana normlingvo, la subulo respondas alemane. Pri la portado de la kasko aŭ gasmasko ankaŭ ekzistas rangdiferenco : la leŭtenanto devas porti ilin pli ofte ol la kapitano kaj por la pli malalte graditoj la portado estas ankoraŭ pli ofte deviga.
Peter Bichsel, nuntempa verkisto kaj en la sesdekaj jaroj konsilanto de la tiama federacia konsilisto Willy Ritschard, konstatis : « Por ni la vorto eksterlando havas ĉiam la kromsignifon de mizero. »
Unueco en diverseco ?
La zurika politologo Hanspeter Kriesi konstatas, ke Svisio estas hodiaŭ « modelo por multaj ». Sed li dubas ĉu ĝi taŭgas por la estonto. Svisio havas siajn simbolojn, propran monsistemon, armeon kaj nacian futbalteamon. Tamen ĝi ne progresis tiom en la formiĝo al ŝtato kaj nacio kiel aliaj landoj. Reale ĝi tamen restis federacio de ŝtatoj. Svisio ne havas veran centron, la kantonoj havas grandan potencon, speciale la rajton de impostkolektado. Se iu volas iĝi svisa civitano li devas esti akceptita unue de la komunumo. Por trovi solvojn en la politiko de la familio, prizorgado kaj edukado nenio eblas sen la konsento de la kantonoj. La juristo pri ŝtata juro Carl Hilty difinis Svision kiel « Volnacion ». Ke ĉi tiu konstruaĵo ebligas kunvivadon de tre diversaj grupoj lingvaj kaj konfesiaj montriĝas promesplena por la estonto.
Kriesi opinias ke « la unueco en la diverseco estas modelo por multaj, sed ekzistas nenia garantio, ke ĉio kondukas al bona fino. » La komuneco de la politika kulturo estas nur magra. En Alemanio ĝi estas speciale vundebla. Longtempe ĝi estis unueca pro la ekstera minaco, depost la murfalo la premo malaperis. La origine konfesiaj konfliktlinioj ne plus havas signifon, urbaj kaj aglomeraj zonoj ne estas antaŭviditaj en la federacia sistemo. La novaj spacaj diferencoj ne plu estas konformaj al la tradiciaj politikaj limoj. Tio gravas kaj paralizas la kapablon je reformoj. Cetere la stagnanta ekonomio baldaŭ igos Svislandon normalan kazon. El tio sekvas senorientiĝo kaj frustriĝo. Ekzistas politika tendenco kiu volas profiti per naciaj sentoj el la erao de la escepta kazo.
Expo.02
Juliane Sauer, sciencisto pri komunikaj sciencoj en la universitato de Friburgo, enketis pri la opinioj de la organizantoj kaj vizitantoj de la nacia ekspozicio Expo.02, kiun vizitis kvindek procentoj de la svisa loĝantaro. Tia evento por kvazaŭa memcertiĝo pri la unueco de « fragmentita identeco » okazis malofte : nur en la jaroj 1883, 1939, 1964 kaj 2002. Sauer konkludas ke ĉiuj perceptis la heterogenecon de la lando kiel esencan faktoron de ĝia identeco.
Martin Heller, direktoro de Expo.02, dum podia diskuto dezirintus nacian kulturan politikon kaj kritikis la sintenon de tiuj svisoj kiuj ne komprenas ke ili rilate vivnivelon kaj riĉecon estas escepta kazo sed pro tio ne estas pli bonaj, kontraŭe tio malfortigas ilian produktivecon.
Heredaĵo de la ĝenevaj kalvinistoj
La banka sekreto ŝajne estas parto de la svisa identeco, eĉ se tre pridisputata. Stefan Tobler de la zurika universitato esploris ĉi tiun temon kaj ĝian percepton en la publiko. La banka sekreto aperis en la 16a/17a jarcento en la kalvinista urbo Ĝenevo. En 1934 ĝi estis leĝe fiksita. Tobler substrekas ke la banka sekreto estas « tute klare instrumento de la ekstera politiko laŭ la moto : kio estas bona por la bankoj ankaŭ estas bona por Svisio ». La intervenoj de la eksterlando klopode al forigo de la unikaj nocioj « imposta fraŭdo » (protektata de la banka sekreto) kaj la « imposta trompo » (punenda) ĝis nun ne efikis. Tobler konstatas ke en la publika diskutado svisaj voĉoj argumentas per naciaj interesoj, dum la eksterlando temigas la aspekton de la krimeco. Eble la banka sekreto estas ankaŭ unu el la kaŭzoj de la svisa malemo aliĝi al Eŭropa Unio.
(Laŭ artikoloj aperintaj en « St.Galler Tagblatt », 5.-8.10.2005)