La antropozofio de Rudolf Steiner en Esperanto



(Aktualigo 2008-09)

Tradukoj el la verko de Rudolf Steiner

Estas jam eldonitaj la titoloj signitaj per asterisko (*)


Mi dezirus informojn pri Rudolf Steiner kaj la enhavo de tiuj libroj

Mi dezirus legi tekstspecimenojn

Mi dezirus legi recenzon pri la kvin unuaj titoloj



La libroj estas aĉeteblaj ĉe :
Willy Nüesch, Brückfeldstrasse 11, CH-3012 Berno, Svislando
kaj ĉe :
Libroservo de Universala Esperanto-Asocio,
Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando
Reta katalogo kaj mendeblo : http://katalogo.uea.org/


Pri Rudolf Steiner

La aŭstrodevena filozofo kaj pedagogo Rudolf Steiner naskiĝis en Kraljevec ĉe la hungara-kroata landlimo en la jaro 1861 kaj mortis en 1925 en Dornach proksime de Bazelo. En Vajmaro li eldonis la natursciencajn skribojn kadre de granda eldono de la kompleta verkaro de Goethe (1889-1896) kaj samtempe aperis lia grava verko La filozofio de libereco (1894). Poste li instaliĝis en Berlino en 1897, kie li eldonis ĝis la jaro 1900 la Magazin für Literatur. Inter la jaroj 1902 kaj 1909 li difinis kaj precizigis sian doktrinon, la antropozofion, per la verkoj Teozofio (1904), Kiel oni akiras ekkonojn pri la superaj mondoj (1904) kaj La okulto-scienco en konturo (1909). En 1913 li disiĝis de la teozofoj kaj fondis la Antropozofian Societon ; li instaliĝis en Dornach, kie li kreis la teatron Goetheanum. Li enscenigis Faust kaj donis kursojn pri dramaturgio. La aktivoj de Rudolf Steiner etendiĝis al plej diversaj kampoj. Kiel pedagogo li fondis en Stutgarto la lernejon Waldorf, kies novaj edukmetodoj aplikiĝis poste en diversaj eksterlandaj edukejoj. En 1921 malfermiĝis laŭ lia impulso klinika kaj terapia instituto en Arlesheim, kie li enkondukis la eŭritmion kaj pedagogion kuracajn. Liaj edukaj kaj artaj aktivoj montris la profundan diferencon, kiu disigas la antropozofion de la tradicia iluminismo kaj okultismo. Por Steiner la scienca metodo estas akordigebla kun supersensa mondrigardo. La intelektaj kaj spiritaj kapabloj de la homo devus fine konduki al «spirita scienco», kiu esploras la supersensan realon. Rudolf Steiner ne nur evoluigis propran mondrigardon, la antropozofion, sed donis impulsojn por praktikaj aplikoj sur diversaj kampoj per sennombraj prelegoj pri arto, agrikulturo, medicino, pedagogio, pedagogio kuraca, religio, ktp.



La filozofio de libereco

(1894) Bazo por moderna mondkoncepto. Rezultoj de animobservado laŭ naturscienca metodo. – En sia filozofia ĉefverko, samtempe fundamento de la antropozofia spiritoscienco, Rudolf Steiner pritraktas la esencajn demandojn de la ekkona procezo kaj etiko. Enhavo : Scienco de la libereco : La konscia homa agado – La baza instigo al scienco – La pensado en la servo de mondo-konceptado – La mondo kiel perceptaĵo – La ekkonado de la mondo – La homa individuo – Ĉu ekzistas limoj de ekkonado ? / La realo de la libereco : La faktoroj de la vivo – La ideo pri libereco – Libereco-filozofio kaj monismo – Mondocelo kaj vivocelo (Destino de la homo) – La morala fantazio (Darvinismo kaj moraleco) – La valoro de la vivo (Pesimismo kaj optimismo) – Individuo kaj genro / La lastaj demandoj : La konsekvencoj de la monismo.
La filozofio de libereco, 205 paĝoj, 21,– €

Teozofio

(1904) Enkonduko en supersensajn mondekkonon kaj homodestinon. – Tiu baza verko estas rekomendata kiel elirpunkto por sistema studo de la antropozofio. Ĝi estas versence «enkonduko», ĉar la aŭtoro ne simple prezentas la rezultojn de spirita klarvido al la leganto, sed gvidas lin per konsekvenca pensa konstruo al tiuj rezultoj. Li pritraktas la korpan, animan kaj spiritan esencon de la homo. Sekvas klarigo de la penso rilate reenkorpiĝon de la homa spirito kaj homa destino kaj priskribiĝas la anima kaj spirita mondoj kaj ties ligoj kun la fizika. Fine troviĝas ĉapitro pri la «Pado de ekkono».
Teozofio, 151 paĝoj, 18,– €

Kiel oni akiras ekkonojn pri la superaj mondoj ?

(1904/05) Oni konsideras tiun verkon kiel bazan priskribon de la antropozofia instruo. Kontraste al la tradicia instruo ĝi prezentas vojon laŭ moderna, naturscience orientita kaj pensanta konscio. – Enhavo : Kiel oni akiras ekkonojn pri la superaj mondoj ? : Kondiĉoj – Interna trankvilo / La ŝtupoj de la inicado : La preparado – Iluminado – Kontrolo de pensoj kaj sentoj / La inicado / Praktikaj vidpunktoj / La kondiĉoj de la okulta instruado / Pri kelkaj efikoj de la inicado / Aliiĝo en la sonĝado de la okultlernanto / La akiro de la kontinueco de konscio / La fendiĝo de la personeco dum la spirito-instruiĝo / La gardanto de la sojlo / Vivo kaj morto. La granda gardanto de la sojlo.
Kiel oni akiras ekkonojn pri la superaj mondoj ?,
157 paĝoj, 18,– €

La okultoscienco en konturo

(1910) Tiu verko enhavas la plej kompletan prezenton de Rudolf Steiner pri la esenco kaj evoluo de la homaro kaj ĝia aparteno al kosmo en evolustato. La kontrasto al la hodiaŭ ĝenerale kutimaj konceptoj pri la evoluo de la mondo kaj de la homo ĉi tie plej klare aperas. Samtempe tiu verko kompletigas la du antaŭajn. – Enhavo (selekto) : Naturo de la homo / Dormo kaj morto / La mondevoluo kaj la homo / Estanteco kaj estonteco de la mond- kaj homarevoluo / Detaloj el la kampo de la spiritoscienco : La etera korpo de la homo – La astrala mondo – Pri la vivo de la homo post la morto – La vivokuro de la homo – La superaj regionoj de la spirita mondo – La estomembroj de la homo – La sonĝostato – Por akiro de supersensaj ekkonoj – Observado de specialaj eventoj kaj estaĵoj de la spirita mondo.
La okultoscienco en konturo, 321 paĝoj, 24,– €  

La kvina evangelio

(El la Akaŝo-esplorado). Dum serio de prelegoj pri la kvar evangelioj Rudolf Steiner permesis al siaj aŭskultantoj profundajn enrigardojn pri la spirita valoro de tiuj revelacioj. La rezultoj de la spiritaj esploroj pri la vivo de la historia Jesuo konsistigas la enhavon de la kvina evangelio. Al la ĉefaj motivoj de la prelegoj apartenas : Travivaĵoj de Jesuo el Nazareto dum infaneco kaj junaĝo ĝis la bapto en Jordano – Lia suferiga konsciiĝo pri la ĉeso de la grandaj antikvaj spiritofluoj – Liaj rilatoj kun la Esenoj kaj Johano-Baptisto – Travivaĵoj dum iro al la baptiĝo en Jordano.
La kvina evangelio,
321 paĝoj, 12,– € 

Antropozofiaj gvidfrazoj

Rudolf Steiner skribis post la fondiĝo de la Ĝenerala Antropozofia Societo (1923) ĝis sia morto en Marto 1925 serion da 185 «Antropozofiaj gvidfrazoj» kaj «Leteroj al la membroj» kiuj regule aperis en la informbulteno de la societo. La subtitoloj indikas la temojn : La vivanta naturo de la antropozofio kaj ĝia flego – La ekkonovojo de la antropozofio – La Miĥaelo-mistero.
Antropozofiaj gvidfrazoj, 249
paĝoj, 21,– €

Antropozofia animkalendaro

Kvindekdu semajnaj sentencoj kiel akompano de la animo tra la sezonoj. Originalo kaj traduko vidalvide.
Antropozofia animkalendaro,
45 paĝoj, 4,50 €
La edukado de la infano

Unua baza prezento de eduka arto renovigita laŭ la vido de la spirita homo kaj ties evoluŝtupoj.
La edukado de la infano, 40 paĝoj, 3,90.– €


Verdirvortoj

El la enhavo : Planeda danco – Dek du agordoj – La kanto pri la inicado. Satiro ; Jarokuro – Jarofestoj ; Verdirvortoj. Gvidvortoj ; Saĝoj el antikvaj kulturepokoj ; Sentencoj ; Dediĉoj ; Modifoj de Goeto-vortoj ; Por la instruado de la libera Waldorf-lernejo ; Preĝoj kaj diroj por patrinoj kaj infanoj ; Preĝoj kaj meditoj por mortintoj ; Kredo. La unuopulo kaj la universo.
Verdirvortoj, 239 paĝoj, 18,– €

Reenkorpiĝo kaj karmo kiel ideoj necesaj el la starpunkto de la moderna naturscienco

Rudolf Steiner multe okupiĝis pri la filozofio de la 19a jarcento, precipe pri la filozofio de la natursciencistoj (Haeckel, Darwin). Li havis la konvinkon ke ankaŭ por la esploro de la animo oni devas apliki la saman pensmanieron kiel la vera naturscienco. Ekzemple en la 17a jarcento la ĝenerale akceptita opinio pri la generado estis ke insektoj, vermoj kaj fiŝoj ekestas el ŝlimo. Post la eksperimentoj de Pasteur la sciencistoj formulis naturan leĝon, laŭ kiu « Ĉio viva ekestas el io viva ». Same Rudolf Steiner postulas psikologian leĝon, laŭ kiu « Ĉio anima ekestas el io anima » kaj pritraktas la interligojn de la reenkarniĝoj kaj la karmo-leĝojn. Li ankaŭ kritike okupiĝas pri la tiurilataj opinioj de la sciencistoj.

Kiel karmo efikas

La konkludo de la antaŭa traktaĵo estis ke la naturscienca pensmaniero, se ĝi nur vere komprenas sin mem, kondukas al la praantikva doktrino pri la evoluo de la eterna homa spirito tra multaj vivoj. Ĉi tie Rudolf Steiner montras en kiu senco la vivo de la homo estas la efiko de liaj antaŭaj enkorpiĝoj kaj kiel ĝi fariĝas kaŭzo de la postaj.

Kiel mi trovas la Kriston ?

Rudolf Steiner respondas al ĉi tiu demando prilumante la individuan strebadon al ekkono de la forto, kiu manifestiĝis en la persono de Jesuo Kristo kaj daŭre plu efikas. Pri tio la hodiaŭa homo ofte indiferentas aŭ havas negativan sintenon. La aŭtoro priskribas la vastajn historiajn kaj supersensajn interligojn de la Golgota mistero kaj la vojon al la ekkono de Kristo, kiu havas por li centran signifon en la evoluo de la homo kaj homaro.

Antropozofia Kristologio. Elektitaj tekstoj

Kiel teologo kaj emerita pastro de la Komunumo de Kristanoj antropozofi-inspira, la tradukinto-eldoninto elektis el prelegoj de Rudolf Steiner tekstojn rilate kristologion. Li ĉerpis ĉefe el la cikloj de paroladoj pri la kvar evangelioj kaj la Apokalipso, sed ankaŭ el « De Jesuo al Kristo », «Kristo kaj la homa animo », ktp.
Ĉi tiu dika volumo estas la dek-kvara el la serio de tradukoj el la verkoj de Rudolf Steiner en esperanton fare de Willy Nüesch. Pri kristologio oni povas trovi du aliajn titolojn : « Kiel mi trovas la Kriston ? » kaj « La kvina evangelio ».
Antropozofia Kristologio. Elektitaj tekstoj, Berno 2005, 320 paĝoj.