La retoromanĉa nuntempe

Vincent Augustin[i]

La aŭtoro aplikas per originala komparo nocion el la merkatika scienco al la situacio de la retoromanĉa kaj samtempe priskribas klarvide ties hodiaŭajn problemojn kaj la staton de la planlingvo grizona romanĉa.

Kiel konate la retoromanĉa [ii] estas nia kvara oficiala lingvo. Apenaŭ 70 000 parolantoj konsistigas ĉi tiun plej malgrandan etnolingvan minoritaton en Svisio. « Unique selling proposition » (la unika vendargumento) sonas en si mem promesplena. Kiu estas la rilato inter la moderna formulo el la angla mondolingvo kaj la retoromanĉa, kiu estas minoritata lingvo minacata de estingiĝo ?

Ekzistas multaj rilatoj – bedaŭrinde (preskaŭ) neniu rimarkas ilin. Minoritatoj plej ofte ĝuas minoritatan favoron. Tio estas bona, minoritatoj bezonas subtenon kaj solidaron, tio estas la filozofio de nia Konfederacio. Estiĝas la demando kiamaniere la retoromanĉa minoritato profitu de sia minoritata favoro. La merkatika scienco rapide donas al ni respondon – serĉi la merkatan niĉon kaj trovi ĝin, profiti de la unikeco kaj kompreni ĝin kiel ŝancon, do : « La retoromanĉa – unika vendargumento ! » Sen aroganteco la retoromanĉoj devus esti pli konsciaj de sia unikeco, kaj enigi tion per sana memfido en produktojn kaj servojn de la regiono, kiel okazas ie kaj tie kun sukceso. En la konkurenco kun pli potencaj partneroj la etuloj ne havas ŝancon !

Imagante ĉi tiun scenaron oni ne faru al si iluziojn. Tute ne estas tiel ke la retoromanĉoj vivas en siaj Alpaj valoj kiel en rezervejo. Tion ili ne alstrebas. Ĉiuj retoromanĉoj, virinoj kaj viroj, estas dulingvaj : retoromanĉa/germana. Tio estas ĉie manifesta, en la lernejo, en la profesio kaj en la publika vivo. Ekzemple la retoromanĉa lernejo estas probable unu el la plej malnovaj dulingvaj lernejmodeloj entute. La avantaĝoj de la dulingveco estas evidentaj, kvankam kontraŭaj antaŭjuĝoj obstine persistas. Ankaŭ en tio validas : vidi la dulingvecon kiel ŝancon, ne kiel ĝenon.

Malfacilige aldoniĝas ke la retoromanĉa dividiĝas en kvin regionaj idiomoj, ĝis nun instruataj skriblingvoj en la lernejo. En ĉi tiu heterogena medio estas malfacile starigi tut-retoromanĉan identecon. La mankon de propra skriblingvo oni sentis ek de la momento kiam la retoromanĉa lingvo akiris signifon ekster la malvasta regiona areo.

Inter 1800 kaj 1960 fiaskis tri provoj de superregiona skriblingvo retoromanĉa. En la jaro 1982 la Lia Rumantscha (LR, tegmenta organizo de ĉiuj retoromanĉaj organizoj lingvaj kaj kulturaj) komisiis la zurikan romaniston Heinrich Schmid krei gvidliniojn por la ellaboro de la superregiona skriblingvo  Rumantsch Grischun (rumanĉ griŝun = grizona romanĉa). Hodiaŭ – post apenaŭ kvaronjarcento – la ankoraŭ juna lingvo troviĝas antaŭ enkonduko kiel lerneja lingvo en unuaj elprovaj projektoj. La normigo de lingvoj de kelkaj jardekoj estas signifa branĉo de la lingvistiko – ankaŭ en eŭropa konekso – dum la lingvouzo en la ĉiutaga vivo konsistigas esencan parton de la socilingvistiko. La LR dekomence sin apogis en sia lingvoplanado sur la science elprovitaj metodoj kaj procedoj de la moderna lingvoplanado kaj per tio provas kiel eble plej bone kontentigi la diversajn postulojn al ĝi direktitajn.

La lingva koncepto de la grizona romanĉa pruviĝis en la praktika apliko. La superregiona skriblingvo intertempe evoluigis fortan propran dinamikon kaj akiris signifon ankaŭ en kulturaj sferoj kiel literaturo, gazetaro, muziko kaj teatro. Iom pli malfacile formiĝas la klopodoj trovi larĝan akcepton en la diversaj retoromanĉaj valoj. Malgraŭ ĉiuj evidentaj avantaĝoj ekzistas kelkaj skeptikoj kaj timoj rilate la grizonan romanĉan.

« Tiu kiu konstruas pontojn, havas abismojn kontraŭ si. Ili sentas sin neglektataj », trafe karakterizas Hans Kaspar la problemaron koncerne la grizonan romanĉan. Ĝis la definitiva « unika vendargumento » la vojo estas ankoraŭ longa. Ĝojige estas ke ni iras en la bonan direkton.


[i] Vincent Augustin estas la nova prezidanto de la Lia Rumantscha. La artikolo aperis sub la titolo « La romanĉa – unika vendargumento » en « St.Galler Tagblatt », 16-4-2005.

[ii] Laŭ konsilo de Arthur Baur mi uzas la formon « retoromanĉa » kaj ne « reti-romanĉa » (komparu PIV), kiu rilatas pli speciale al la regiono de la iama historia Retio (ampleksanta la italajn regionojn Friulo kaj Dolomitoj) kaj ne al la hodiaŭa Grizono (komparu A : rhaeto-romanic, F : rhéto-roman, G : rätoromanisch).

Reiro al la indekso