Svisio ne plu « escepta kazo »
Antaŭ dek jaroj la oficiala doktrino pri la armita neŭtraleco estis ankoraŭ forte ankrita en la menso de multaj svisoj. Laŭ tradicia memkompreno Svisio devigis sin al neŭtraleco inter du militantoj. Sed fakte ĝi ne estis strikte neŭtrala dum la dua mondmilito. Tion sciis homoj provantaj sobre prijuĝi la sintenon de Svisio dum tiu periodo kaj la tiutempajn okazaĵojn. – Meze de la naŭdekaj jaroj estiĝis grava krizo kaŭzita de fortaj premoj ĉefe el Usono pro la tiel nomataj bankkontoj sen novaĵoj iam apartenintaj al la viktimoj de naziaj ekstermoj. Tiam la registaro decidis krei sendependan ekspertan komisionon de historiistaj fakuloj svisaj kaj nesvisaj, kiuj ricevis la taskon esplori la sintenon de Svisio dum la dua mondmilito. Gvidis ĝin profesoro Jean-François Bergier. Dum kvin jaroj ili traserĉis ŝtatajn arkivojn kaj tiujn de firmaoj kolektante materialon koncerne la rilatojn inter Svisio kaj Germanio dum la milito.
La raporto Bergier
En la monato marto de ĉi jaro oni prezentis la lastan volumon kun la konkludoj de la komisiono. Entute eldoniĝis 25 monografiaj studoj ampleksantaj 11 000 paĝojn. – Koncerne la ekonomian kunlaboron kun Germanio la komisiono konstatas, ke Svisio ne povis elekti kaj estis devigata komerce rilati kun la aksaj potencoj. Sed la tezo, laŭ kiu la eksportoj, servoj kaj kreditoj signife influis la evoluon de la milito ne konfirmiĝis. Same la riproĉo de la aliancanoj kaj poste de la raporto Eizenstat (1997), ke Svisio kontribuis al la plilongigo de la milito estas senfunda. Ankaŭ la akuzo, ke la svisaj bankoj prosperis sekve de havaĵoj deponitaj de la viktimoj malaperintaj dum la dua mondmilito ne estas motivita. Sed oni konstatas ke la bankoj post la milito ne serioze klopodis retrovi la heredantojn de la sennomaj kontoj kaj havaĵoj.La politiko pri rifuĝintoj
Laŭ profesoro Bergier ĝi estas la plej kritikinda aspekto de la sinteno de Svisio dum la dua mondmilito. Oni nur tre restrikte akceptis rifuĝintojn kaj pro tro « leĝeca » interpretado de la neŭtraleco ne konformiĝis al la moralaj postuloj de humaneco. Efektive tiuj faktoj estis jam konataj ekzemple per studoj de Alfred Häsler La boato estas plena (1967) aŭ Edgar Bonjour Historio de la svisa neutraleco (1970). Laŭ la tiama kompreno de la ŝtataj instancoj kaj de la popolo la armita neŭtraleco kontribuis grandparte al la neimplikiĝo en la milito kaj estis rimedo por konservado de la sendependeco. Svisio ja akceptis rifuĝintojn, sed kial oni fermis la limojn por judaj rifuĝintoj en 1942, en momento kiam Svisio estintus por ili la sola ebleco saviĝi kaj sciante, ke oni puŝis ilin al probabla morto ? La fakuloj de la raporto Bergier estas persvaditaj, ke la politikistoj kaj administraciaj responsuloj sciis, ke pli larĝanima sinteno havus nek politikajn nek ekonomiajn sekvojn.Reagoj
Oni prijuĝis la raporton Bergier diversmaniere. Enlande kaj eksterlande la reagoj estis ĝenerale pozitivaj. Oni konsideras ĝin necesa kontribuo al la kompreno de tiu malluma periodo. Nur el la dekstre naciisma tendaro oni riproĉas, ke ĝi pritraktas sole la negativajn aspektojn kaj ne sufiĉe konsideras la malfacilan situacion de eta lando minacata en ĝia ekzisto. Ne eblas en tiu mallonga resumo pritrakti detalojn, ĉar la fina kaj konkluda volumo estas dika libro, kiun oni devus unue studi, dum la unuopaj monografioj interesas precipe la specialistojn.Normaliĝo kaj aliĝo al UN
La debatoj pri la raporto Bergier evidentigis dum la lastaj kvin jaroj, ke Svisio ne plu estas « escepta kazo » sed tute normala lando kiel ĉiuj aliaj, ne pli bona, ne malpli bona. Tio ŝajne influis la decidon de la popola plimulto, kiu nun akceptis per voĉdono aliĝon al UN. Dum en 1986 tri kvaronoj de la voĉdonintoj estis ankoraŭ kontraŭ la aliĝo, en la monato marto de ĉi jaro 55 % akceptis la proponitan aliĝon. La turniĝo de 1989 kun la fino de la malvarma milito ŝanĝis la politikan situacion kaj la opinio en Svisio evoluis en la lastaj jaroj.(SES informas, n-ro 5/2001)