Libroprezento
Studoj pri interlingvistiko/Studien zur Interlinguistik
Festlibro por Detlev Blanke. Redaktis Sabine Fiedler, Liu Haitao. Eldonejo Kava-Pech, Dobřichovice (Prago) 2001. Dulingva verko kun resumoj en esperanto, la germana kaj la angla. 736 paĝoj.
Foliumante tiun libron oni tuj vidas, ke interlingvistiko kovras larĝan spektron da diversaj fakoj : lingvoplanado kaj lingvopolitiko, esperantologio, terminologio, leksikografio, tradukscienco, historio kaj aplikaj aspektoj. Do ne temas nur pri lingvistiko ĵonglanta per leksemoj kaj morfemoj aŭ aliaj signifantoj kaj signifatoj !
Detlev Blanke
Antaŭ sesdek jaroj, la 30-an de majo 1941, Detlev Blanke naskiĝis en Neumünster (Norda Germanio). Li doktoriĝis en 1976 en Humboldt-Universitato Berlino per disertacio pri kompara vortfarado de esperanto kaj la germana kaj en 1985 habilitiĝis per disertacio pri planlingvoj ĉe la sama universitato. Estis la unua habilitiĝo pri interlingvistiko mondskale.
Lia scienca laboro neniam estis kaj estas memcelo. Kiel plentempa sekretario de la Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR li atingis certan socian agnoskon de esperanto en GDR kaj sub lia redaktado (1970-1990) de la revuo « der esperantist » la asocio akiris apartan profilon. Kiel vicprezidanto li helpis la senkonfliktan unuiĝon en 1991 de la orient- kaj okcidentgermanaj esperanto-asocioj.
Detlev Blanke ne nur direktas sin al la lingvistoj, ne sufiĉe okupiĝintaj pri la planlingva fenomeno, sed ankaŭ al esperantistoj, kiuj ne malofte adeptas al mitoj kaj troigoj pri sia lingvo kaj ignoras sciencan laboron. La festlibro kompreneble enhavas ne nur enkondukan biografion, sed ankaŭ je la fino bibliografion de la jubileulo. Interalie li aŭtoris la bazan enkondukan verkon « Internationale Plansprachen ».Plej diversaj temoj
La pritraktita temaro de tiu libro estas multaspekta : tempe ĝi iras de la bibliaj tradukoj esperanten ĝis interlingvistiko en informadiko kaj interreto, space plej diversaj lingvaj kulturoj tuŝiĝas. La aŭtoroj ĝenerale estas fakuloj je universitata nivelo kaj la temoj science pritraktataj ne ĉiam facilaj, sed bonvola leganto povas eltiri multajn utilajn detalojn pri historio, sociologio kaj politiko de planlingvoj aŭ etnaj lingvoj (esperantologio tamen ampleksas 300 paĝojn !) kaj ne mankas literaturaj analizoj. Fine oni trovas indekson kaj indikojn pri la kontribuintoj.
Recenzon de tiu volumego mi lasas al kompetentuloj. Eĉ ne eblas ĉi tie doni la kompletan liston de la diversaj aŭtoroj kun la titoloj de iliaj kontribuoj, ĉar la enhavtabelo ampleksas du paĝojn. Tamen mi menciu pli malpli arbitre kelkajn erojn ĉu en esperanta aŭ germana lingvo.Sociologia studo
La kontribuo de Zbigniew Galor « Esperanto-movado : Ĉu perdita komunumo ? » enhavas sociologian analizon de la nuntempa movado, sed ankaŭ komparo kun tiu de la antaŭa 20-a jarcento. Li kritike pritraktas nociojn kiel « diasporo », «finvenkismo », « raŭmismo » ktp. Konkluda citaĵo : « Enkadre de la E-movado okazas ŝanĝoj, kiuj signifas ankaŭ perdon de certaj, ĝisnunaj agad- kaj organizaj formoj de E-komunumo. Ĝi mem ŝanĝiĝas. Pensado pri ĝi bezonas klaran distingon inter malnovaj kaj novaj formoj en kiuj ĝi ekzistas kaj konscion, ke nek universala E-komunumo, nek E-movado estas donitaj unu foje por ĉiam ; ili povas samegale esti en retroiro, krizo, povas malaperi aŭ evolui. »Lingva politiko
La lingvopolitikaj artikoloj ja konstatas la hegemonion de la angla ankaŭ en Eŭropo, sed ekzemple Werner Bormann en « Verschiebungen im Machtgefüge » esperas plifortiĝon de la Eŭropa Unio konkurence al la monda potenco Usono kun la eblo, ke estiĝos novaj ŝancoj por Esperanto kiel elprovita neŭtrala solvo de la lingvoproblemo.Aktualaj temoj
Oni trovas kontribuojn pri tre aktualaj temoj, ekzemple pri la esperantlingva komunikado per interreto, la aplikado de informadiko al tradukado kaj leksikografio. Sed, kiel Ilona Koutny en « Defioj de moderna leksikografio por Esperanto » konstatas, « ... la teknikaj ebloj ne malnecesigas la skrupulan kaj konsciencan vortaristan laboron, nur helpos ĝin ».CDELI
Plurfoje oni ankaŭ substrekas la neceson de centroj de dokumentado kaj esplorado pri planlingvoj. En sia artikolo « Forgesita panslavisma volapukisto », Věra Barandovská-Frank opinias, ke « la arĥivo de CDELI estas frandaĵtrovejo por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la historio de planlingvoj ». Probable tion povos konfirmi Andy Künzli, kiu kontribuis per la artikolo « René de Saussure (1868-1943) – Tragika sed grava esperantologo kaj interlingvisto el Svislando ».Leginda libro neperfekte prezentita
Fine mi tamen devas mencii, ke en tiu impona libro kun bela verda kovrilo oni malkovras relative multajn tipografiajn fuŝojn : ĉu pro amatoreco, netaŭga programaro aŭ nesufiĉa kontrolado ? Ekzemple : kien formalaperis la mankanta teksto ĉe la paĝoturnoj 61/62 kaj 63/64, kaj kio okazis al la piednotaj ciferoj aŭ tro grandaj aŭ perturbintaj la interlinian spacon ? Ke parto de la bibliografio sur la paĝoj 520/521 aperas duoble ne estas tro ĝena, nur superflua. Malgraŭ tiuj neperfektaĵoj ĉi libro estas serioza verko kun studinda materialo por ĉiu interesulo pri la lingvoproblemo sub plej diversaj aspektoj.(SES informas, n-ro 5/2001, p. 26-29)