Novaj interlingvistikaj laboroj

Planned Languages : From Concept to Reality. Eldonis Klaus Schubert. Interface, Journal of Applied Linguistics, 15.1-15.2 (2000), Hogeschool voor Wetenschap en Kunst, Bruselo 2001, 257 paĝoj. Kontribuoj de diversaj aŭtoroj en la angla, germana, franca, nederlanda kaj esperanto kun resumoj en la angla.
Klaus Schubert (Flensburg, en la germana) estas specialisto pri lingva planado por teknikaj tradukoj kaj samtempe interlingvisto. Li prezentas enkonduke la kontribuojn. (Por la anglalingvaj tekstoj mi resumas laŭ tiu enkonduko.)
Komence la aŭtoro esprimas sian vidpunkton pri la tuttera komunikado: „Ĉu la homa lingvo taŭgas tiucele? La respondo de la 19a jarcento estis : Ne, ni bezonas novan lingvon speciale por la internacia komunikado. En la 20a jarcento oni opiniis, ke la helplingvoj fiaskis kaj la angla akceptiĝis tiucele. La respondo de la 21a jarcento povus esti ankoraŭ alia... Tuttera komunikado estas profesia faka komunikado per ĉiuj rimedoj de la teĥnologio komunika kaj informadika. Ĝi bezonas lingvojn funkciantajn en la medio de la aŭtomatigo. Necesas dokumentoj klaraj kaj evidentaj plej eble rapide kaj aŭtomate tradukeblaj...“
Sekvas interesaj klarigoj pri la perkomputila tradukado, por nefakulo iom mistera procedo. Se oni volas, ke tia traduko kontentige sukcesu, necesas unue normigi la lingvon tradukendan, almenaŭ por la teknika komunikado postulanta altan precizon. Sur tiu kampo do kreiĝis kaj kreiĝas diversspecaj „interlingvoj“ aŭ tradukprogramaroj, ekzemple „Simplified English“ aŭ „Français rationalisé“ por la aeronaŭtika industrio aŭ „Universal Networking Language“ kiel interlingvo por komputila traduko de retpaĝoj. La aŭtoro de tiuj interlingvoj alfrontas similajn problemojn kiel havis la kreintoj de planlingvoj. Schubert komparas ambaŭ klopodojn kaj konkludas : „Tradukado estas kaj restos tre kompleksa spirita produktado kaj ne povas esti komplete aŭtomatigita“, do necesas fina prilaboro kaj netigo far la homo.
La kontribuo de Detlev Blanke (Berlino, en la germana) „De la skizo al lingvo“ detale montras per 28 kriterioj la evoluon de planlingvo ek de la manuskripto kaj publikigo ĝis originala kulturo. Li konstatas, ke publikigo de skizo planlingva ne signifas realan ekziston de tiu nova lingvo. Necesas komunika realigo per aplikado sur diversaj kampoj de la homa agado ĝis estiĝo de kulturlingvo.
Marc van Oostendorp (Amsterdamo, en la angla) esploras kvar lingvoprojektojn (Ido kaj Interlingua en komparo kun Esperanto, Eŭropanto, Spocanian) laŭ la tri kriterioj „eblaj, neeblaj kaj fakte realigitaj lingvoj“ kaj per tio vastigas la tradician komparon inter naturaj kaj artefaritaj lingvoj.
Humphrey Tonkin (Westerford, Usono, en la angla) priskribas la rolon de la literatura lingvo traduka kaj originala en esperanto. Li montras kiel la arta lingvo ebligas emancipiĝon de planlingvo per literatura kreado normdona.
Michel Duc Goninaz (Aix-en-Provence, en la franca) pritraktas leksikografiajn problemojn de esperanto. Li prezentas la specifajn ecojn de esperanta vortaro kaj ekzamenas unu- kaj dulingvajn vortarojn rilate la ordigajn principojn de la lingva materialo. Esperanto transprenas ĉi tiun materialon de etnaj lingvoj ne sub formo de vortoj, sed de morfemoj (radikoj, vortelementoj) kaj ordigas ilin laŭalfabete :  „En iu ajn vortaro pri la franca la kapvorto beau (bela) reprezentas kvin vortojn (beau, bel, beaux, belle, belles) kaj ĝia rusa ekvivalento 15 vortojn ; la kapvorto aller (iri) reprezentas 45 vortojn, ktp. La ekvivalentoj de tiuj leksikaj unuoj esprimiĝas en esperanto per pli limigita kvanto da vortoj.“ Tiu principo de ordigo aplikiĝas en PIV kaj ankaŭ en etnolingvaj esperantovortaroj, sed kelkfoje la ordigo diverĝas laŭ la aŭtoroj, speciale se temas pri sciencaj terminoj.
Ilona Koutny (Poznań, en la angla) prezentas la rezultojn de eksperimentoj rilate voĉan komunikadon inter homo kaj maŝino, do la lingva rekono kaj sintezo. La transformo de parolaj tekstoj en skribitaj kaj inverse profitas de la reguleco de esperanto rilate fonetikon, morfologion, vortfaradon kaj sintakson.
Renato Corsetti kaj Mauro La Torre (Romo, en esperanto) pritraktas la demandon „Ĉu klara strukturo estas instrua?“ Ili donas superrigardon pri lernejaj eksperimentoj por scii, ĉu instruo de esperanto kiel unua lingvo estas utila por akiro de dua fremdlingvo. La aŭtoroj jese respondas, sed konstatas, ke oni ne ankoraŭ vere science pruvis ĝin kaj ili proponas tutan sistemon de pruveksperimentoj.
Liu Haitao (Xining, Ĉinio, en la angla) komparas la piĝinan kaj kreolan lingvojn, kiuj spontane estiĝis, kun planlingvoj. Li montras la komunajn kaj diferencajn trajtojn rilate estiĝon, fonologion, morfologion, sintakson, simplecon kaj taŭgecon de interetna komunikado, ktp. Tiuj komparoj estas valora bazo por pli detalaj esploroj de kreolistiko kaj interlingvistiko.
La publikigon de ĉi tiu kolekto de sciencaj laboroj iniciatis la konata belga interlingvisto Edward Symoens (1915-1995) kaj oni trovas en la komenco koncizan biografion pri li en la nederlanda de W. M. A. de Smet.
Menciindas ke tiu kolekto de artikoloj estas konsultebla en CDELI.

(SES-informas, 5/2002, p. 15-17)

Reiro al la indekso