Renkonto plej malverŝajnaKelkfoje okazas mirakloj. La renkonto de du majstroverkistoj ŝajnis longtempe neebla : Johán Valano zigzagante sur nia terglobo neniam trovis liberan lokon en sia agendo, dum Georgo E. Maŭra neniam forlasis Panamon kaj duonvoĉe solis. Sed feliĉa okazo prezentiĝis kiam sur la Kanariaj Insuloj la eldonisto de « Stafeto » alvokis siajn aŭtorojn per « Helpu pluporti la torĉon ! » ... Kaj ili venis el la kvar anguloj de la mondo al la Floraj ludoj ! Jen do la rakonto pri la renkonto de du gravuloj el du plej malsamaj skoloj : la abisma kaj la bebisma.
Ne plu necesas prezenti la du protagonistojn : Johán Valano, specialisto de la valanaj lingvo kaj filozofio, kaj Georgo E. Maŭra, profesoro pri la panama lingvo kaj kaloĉjologo.
J. Valano : Mi ĝoje salutas vin kiel vera(n) poeto(n) kaj mia admiro estas senlima ! Ĉu vi permesas ke mi prezentu mian filozofian sistemon ? Laŭ mi gravas la bona lingvo, sed antaŭ ĉio la bona demando. Ĉu ne ĝusta demando jam duone solvas filozofian problemon ? La esencajn demandojn de la homa ekzistado oni povas resumi per la kvintesenco :
1. Ĉu li venis trakosme ?
2. Ĉu li bremsis sufiĉe ?
3. Ĉu ni kunvenis vane ?
4. Ĉu vi kuiras ĉine ?
5. Ĉu ŝi mortu trafike ?
G. E. Maŭra : Eksterordinare, tiu aristotela logiko ! La unua kaj la kvina punkto interrilatas, temas pri naskiĝo kaj morto, la dua kaj la kvara pri lingvo kaj la tria kaj centra estas la plej grava, ĉar aktuala kaj samtempe eterna demando. Tamen, ĉu ne estas preseraroj ? Ŝajnas al mi, ke devus esti : Ĉu ŝi mortis tragike ?
J. Valano : Ne ne, mi klare klarigos tion al vi. La valana lingvo preskaŭ ne estis influata de la latina. Sed tamen okazis memorinda historia epizodo. Kiam Cezaro venkis la dekfoje malplimultnombrajn valanojn, li koncize
diris : « Mi venis, mi vidis, mi trafikis. » Kaj tiu lasta vorto eniris la valanan.
G. E. Maŭra : Efektive li efike trafikis ! Mem Georgo Peterido Peneter ne estis tiel rapidpenetra !
J. Valano : Jen, jen ... sub via profesora mieno kaŝiĝas homaj instinktoj ! Sed ne miskomprenu la sencon de tiu fama eldiro ! Fakte Cezaro aludas per ĝi la trafikon postbatalan, kiu portis lin en venka pozo parade sur romia ĉaro tra la mallarĝaj stratoj de Bruselo. La romfidelaj flandroj freneze aklamis lin kun nepriskribebla entuziasmo.
G. E. Maŭra : Jen denova pruvo pri la saĝo de la antikvaj aŭtoroj, kiuj instruis ke teksto havas almenaŭ tri sencojn : laŭvortan, laŭsignifan kaj simbolan. – Vi sciu ke amiko Waringhien detale eksplikis al mi la gravecon de la « ĝusta vorto » ...
J. Valano : Pa ! Mi havas nenion kontraŭ la persono Waringhien, sed li estas pura produkto de la franca eduksistemo. Tiu estas la plej malbona, simila al bredejo de papagoj ! La profesoro papagas kion li lernis antaŭ tridek jaroj, la studentoj senĉese papagas, la instruistoj papagas siavice ... ne miru ke la lernantoj ankaŭ papagas ! La emblemo de Francio tute ne estas koko, sed papago ! Kaj jen venas francoj en la Akademion kaj papagas : ili dekretas ĉion ajn, benas ĝin urbi et orbi, punkto, fino ! Kvankam Zamenhof diris, ke plena vortaro ne eblas, tiu impertinentulo sankta Gastono pap-agis : li svingis glason da ĉampana vino kiel incensilon super stoko da manuskriptoj du futojn alta, faris nekompreneblan framasonan signon kaj elpafis la revolucian devizon :
« Piv-Pag ! Libero, frateco, egaleco ! » Kia blasfemo prononcita de lingva aristokrato ! Tio vere ofendas mian komprenon de la « reala lingvo ». Li male devintus diri : « Mallibereco, nefrateco, senegaleco ! »
G. E. Maŭra : Ĉu vi ne estas tro severa kun viaj kritikoj ? Kaloĉaj, Piĉ, De Diego kaj aliaj iberianoj aŭ iltisanoj ne suferis pro la franca eduksistemo.
J. Valano : Ili tamen estas francomaniuloj okcidentkulturaj kaj elitismaj ! La franca lingvo estas tro intelektula, preciziga, dum la valana multe pli uzas la dekstran flankon de la cerbo, pli malpreciza, sed pli intua kaj ĝeneraliga, perfekta ilo por esprimi sentojn kaj emociojn.
G. E. Maŭra : Same la panama tute taŭgas por redoni sentojn kaj emociojn. Permesu ke mi citu poemon en la traduko de mia kungeniulo Kaloĉaj :La ĝema son’
de gramofon’
saksofona
min vundas ĝis
cerbuma kriz’
monotona.J. Valano : Trafe, jes, tiu suverena Kaloĉaj ! Tamen mi proponas anstataŭigon de « monotona » per « unutona », ĝi estas pli en la spirito de la lingvo kaj cetere tion konsilas al mi mia menso. Plue pikas mian lingvokonsciencon la foresto de mal-vorto. Mi malmalice rimarkigas al vi ke tiurilate mi estas tradiciulo kaj sekvas la simbolon de la familia blazono : sovaĝa pomarbo (Pirus malus).
G. E. Maŭra : Mi komprenas viajn skrupulojn. Ankaŭ min kelkfoje forlasis la ĝusta lingvosento. Ekzemple se Grabowski tradukis poemon de Longfellow, kiu komencas jene : « La tago malvarma, malgaja, sensuna ... », mi iam opiniis ke tio pli similas al priskribo de sunoplena tago !
J. Valano : Ne bedaŭru, ankaŭ al Waringhien okazis similaĵoj, ĉar mankis al li la sento de la parolata lingvo, li nur legis kaj skribis, legis kaj skribis ... kaj ne atentis la babilaĵojn ĉiutagajn.
G. E. Maŭra : Kara amiko, finfine ni devas ami ĉion : ami panon, ami piron, ami amikinojn ! Almenaŭ tio estas nia panama vivovojo : panam-amo !
J. Valano : Jen vi tuŝis la sentivan klavon el mia anima klavaro de plifeliĉigisto ! Al tiu idealo mi dediĉis mian tutan vivon.
G. E. Maŭra : Vi certe scias ke miaj rilatoj kun Kaloĉaj estis tre amikaj kaj profundaj, same frataj kiel kun Waringhien. Nia triopo perfekte akordiĝis, ĉar ni estis tri poetoj. Kaloĉaj tradukis la satanan parton de la « Dia Komedio », nome « La Inferon », dum Li, SAT-ano, preferis « La Dekameronon » pli proksima al Liaj inklinoj. Mi nur modeste verkis originalajn poemojn.– Sed urĝas nun konsideri vian epokfaran verkon « La bona Limigo » : mi admiras vian virtuozecon en la koncizo !
J. Valano : Mi do verkis furoran romanon per nur 460 radikoj, dum ordinara verkisto bezonas minimume la duoblon. Sed mi certas, ke venos alia geniulo, kiu ankoraŭ pli perfekte eluzos ĉiujn latentajn eblojn de la valana lingvo : li kreos romanon per nur 46 radikoj ! Al tiu geniulo mi ebenigis la vojon, sed mi ne indas malligi liajn sandalŝnurojn. Mi nur profete vin admonas : « Pentu kaj ŝanĝu vian lingvon, ĉar venos pli granda ol mi, kiu senerare juĝos vian misuzon novvortan ! »
G. E. Maŭra : Tiel estu !
J. Valano : Cetere mi ne volas persone ataki Waringhien. Fine li iĝis tiu, kiun la okazaĵoj de la vivo kaj la medio faris. Ni homoj estas nur duone liberaj, ĉu ne ? Simple mi rimarkigas al vi, ke la francoj estas ege maltoleremaj, eĉ kun siaj propraj infanoj. Ekzemple, se eta infano diras al sia patrino :
« Panjo, mi deziras pomon ! », la patrino tuj severe korektas ĝin : « Joĉjo, mi jam milfoje diris al ci, ke en tiu kazo ci devas diri ‹ Panjo, mi deziras
piron ! › » – Dum la malfeliĉa bubo volis frandi pomon ! Kia daŭra frustraĉado !
G. E. Maŭra : En via ĉefverko bonlimiga vi skribis, ke en la valana lingvo neologismoj ne necesas, ke novvortoj senutilas.
J. Valano : Efektive, ni devas liberiĝi el la naturalisma malliberejo, en kiun iuj volas ŝlosi nin poreterne. Nia modelo povus esti la ĉina lingvo, la plej liberama, permesema. Ekzemple ili povas tute libere decidi ĉu « maj »
aŭ « maj ».
G. E. Maŭra (skeptike) : Ĉu ? ...
J. Valano : Jes, vi eble rimarkis, ke mi levis la tonon ĉe la unua « maj » kun la signifo « vendi », dum mi ĝin mallevis ĉe la dua « maj » signifante « aĉeti ».
G. E. Maŭra : Mirinde ekzotika muziko ... sed kiu rilato al libera esprimado ?
J. Valano : Se ili diras « maj-maj », tio signifas « komerci ». La ĉinoj estas la plej feliĉaj homoj, ili rajtas libere komerci, dum la francoj estas kartezianoj, ili nur strikas kaj kartludas !
Jen alia sperto. Kiam mi estis buŝtradukisto ĉe UN, mi devis traduki de la angla francen por gravaj ŝtatistoj, kiuj interparolis en la koridoroj de la UN-sidejo en Nov-Jorko. Tony Blair kun sia larĝa rido diris al François Mitterrand : « What you see is what you get, thank you ! », kiun mi iom libere tradukis per : « Ni ambaŭ tre bone akordiĝas, mi petas vin ! » La tipe franca intelektulo Mitterrand poste min demandis : « Kion li petas de mi ? », ĉar la Francoj en tiu kazo stereotipe diras : « Mi dankas vin. » Ili ne toleras la liberan uzon de « peti » kaj « danki » !
Povas esti ke mia malŝato de la francaj intelektuloj originas el juninfana traŭmo. Freud ie parois pri la « patra imago » kaj Jung pri « projekcio », sed ni lasu tiujn pedantajn germanajn filozofojn. Cetere ni neniam plene komprenos niajn agmotivojn dum nia subsuna kaj subluna estado. Pro tio mi tre ŝatas la unuverson de Arie ben Guni :Anofelo lasta zumas super la lasta gazelo.
Ĉu ne korŝira etoso mondofina ?
G. E. Maŭra : Jes, kortuŝa ... Tamen, ni pozitivu kiel instruis al ni la panama majstro Coué Guevara : ni forgesu la zorgojn niajn ĉiutagajn ! Mi invitas vin manĝi ĉinan fonduon. Mi ne kuiras ĉine, sed mi levas glason da rizvino kaj tostas al via sano, plifeliĉiganto !
J. Valano : Mi petas vin ... ne ... tio estas valanismo ... mi dankas vin : je via sano !Gilles Cantagrel11. 11. 2001(SES informas, 5/2001.)