Fernando de Diego, tradukisto, eseisto, vortaristo
Fernando de Diego estas unu el la plej fekundaj tradukistoj de literaturo al Esperanto ĉefe de hispanlingvaj verkistoj el la nova kaj malnova mondo, interalie de Don Quijote de Miguel de Cervantes Saavedra por la prozo kaj Cigana Romancaro de Federico García Lorca por la poezio. Malpli konata de la esperantistoj estas kompreneble liaj tradukoj el la angla hispanen. Ek de la jaro 1964 li ankaŭ multe recenzis kaj verkis lingvajn eseojn : impresiga tridekpaĝa bibliografio inventaras ĉi tiun aktivecon en la festlibro* por lia 80a naskiĝtago (1999.11.2).
Fernando de Diego influiĝis de Literatura Mondo, de Kalocsay kaj Waringhien, sed siaflanke influis ekzemple la Iberian kaj Iltisan skolojn. Li formulis la Literaturan Manifeston ’87. El liaj spertoj de tradukisto fontas la granda vortaro hispana-esperanta.Juneco en Hispanio
En la menciita festlibro troviĝas ankaŭ aŭtobiografia skizo ebliganta al ni ĵeti rigardon super tiu evento- kaj laborriĉa vivo. Fernando de Diego rakontas pri sia konatiĝo kun Esperanto en la tridekaj jaroj de la antaŭa jarcento, kiam li estis junulo dekkvarjara en Zaragoza. Dum resaniĝo post poliomjelita atako li studis Esperanton kun kreskanta entuziasmo : “Kiam mi povis denove piediri, kvankam iom lame, mi aniĝis al Kultura Klubo kaj tie mi povis legi, de komenco ĝis fino, ĉiun numeron eldonitan de Literatura Mondo en 1935 kaj en la unuaj monatoj de 1936. Kia embaraso de riĉo ! Kalocsay kaj Waringhien definitive kondukis min en la regnon de Esperanto, kies fidela civitano mi estis laŭlonge de mia vivo.”Militaj plagoj
Komence de la jaro 1936 la junulo antaŭsentis la minacon de intercivitana milito en Hispanio kaj efektive ĝi eksplodis la 18an de julio samjare. La sekvoj de tiu freneziĝo ankaŭ tuŝis la familion De Diego De La Rosa : du fratojn oni vokis militservi kaj la tria inklina al komunismo estis arestita kaj torturata de falangista bando. La patro Benigno, kiu estis funkciulo de la financa ministerio, atingis de la militistaj aŭtoritatoj ŝanĝon de mortopuno al enprizonigo. Du jarojn poste Fernando mem estis vokita por soldatiĝo kaj sendita al la kataluna, poste al la Ebro-fronto, kie okazis eble la plej sanga batalo de la tuta milito**. La hispana konflikto finiĝis en aprilo 1939 per la triumfo de generalo Franko, sed en septembro de la sama jaro eksplodis la milito de Germanio kontraŭ la aliancanoj. Oni retrovas Fernandon de Diego denove en soldata vesto, sed post unu jaro li iĝas viktimo de tuberkuloza epidemio. Dank’ al la interveno de la patro li ricevis forpermeson por resaniĝi en vilaĝo Cortes de Tajuña (provinco Guadalajara) pere de pura aero kaj freŝaj abundaj nutraĵoj, ĉar antibiotikoj tiam ankoraŭ ne ekzistis : “En tiu tempo de kalmo kaj silento mi disponis longajn horojn por meditado kaj venis al la konkludo, ke mi klopodus vivi kiel eble plej sendepende (verŝajne pro la reago al la arbitra kaj stulta disciplino armea) kaj aktivi profesie en la diversaj branĉoj de la beletra kampo.”Venezuelo allogas
Li komencis sian profesian karieron per tradukoj el la angla kaj franca por du eldonejoj en Barcelono kaj unu en Madrido, sed rezidis en Zaragoza kaj tie edziĝis en la jaro 1946. Liaj fratoj Oscar kaj Antonio serĉis pli liberan vivon ekster la postmilita Hispanio kun drakona reĝimo fuĝante al Venezuelo. Ankaŭ Fernando kun sia edzino sekvis ilin en 1949. Li trovis laboron en Caracas kiel tradukisto ĉe usona informagentejo United Press kaj kiel redaktisto ĉe venezuela noticlivera oficejo Ofiprén. En 1952 li oficas dek jarojn kiel ĉefo de la informaj servoj de la kompanio Shell kaj kiel ĉefredaktoro de la monata revuo Tópicos Shell. Liaj fratoj Francisco, Benigno kaj Octavio ankaŭ alvenas Venezuelon. Ili ĉiuj tie prosperis.Sur Kanariaj Insuloj
En 1962 Fernando de Diego eksiĝis el siaj funkcioj de la petrolkompanio Shell : “... mi havis liberan vojon por veturi ien ajn kaj dediĉi mian tempon al ajna okupo.” Li vojaĝis al Tenerife sur la Kanariaj Insuloj por renkonti Juan Régulo Pérez kaj montri al li sian provtradukon de la romano La arbo de la sciado de Pío Baroja super kiu li laboris krom siaj profesiaj devoj dum du jaroj. Régulo Pérez kritike analizis ĝin kaj Fernando de Diego ĝin reprilaboras de komenco ĝis fino laŭ liaj konsiloj . En 1973 ĝi aperis eldonita de Stafeto. Dum sia restado en Tenerife li “komencis kunlabori en kelkaj esperantaj revuoj, funkciis kiel delegito de UEA en Santa Cruz de Tenerife, tradukis Doña Bárbara, konatiĝis persone kun Waringhien”.Sindediĉo al Esperanto
En 1965 li definitive translokiĝas al Zaragoza, kie li okupiĝas pri la maljuniĝintaj gepatroj kaj plene dediĉas sin al Esperanto : “De proksimume 1970 ĝis 1986 mi dediĉis preskaŭ mian tutan tempon kaj energion al Esperanto : tradukis el la hispana, angla, franca ; kunlaboris per artikoloj, beletraĵoj kaj recenzoj en Monda Kulturo, Horizonto, Esperanto, Fonto, La Gazeto, Dialogo, Venezuela Stelo... ; prelegis en pluraj urboj hispanaj, en Venezuelo, Hungario, Pollando.”
Oni invitis lin en 1975 por prelego ĉe la Somera Universitato en Gyula (Hungario). Dum la reveturo li konatiĝis kun polino en Wrocław kaj ŝi fariĝis lia dua edzino post longaj burokrataĵoj.Vortaristo en Caracas
Ili elektis sian domicilon en la venezuela ĉefurbo Caracas : “Mi, jam 67-jara, tamen sentis min plena de energio kaj korpe kaj intelekte kaj denove komencis labori en venezuelaj eldon-entreprenoj kiel tradukisto kaj ĵurnalisto. Sed ĉion mi flanklasis, kiam ia speco de nerezistebla forto impulsis min dediĉi mian tutan tempon al la kompilo de vasta hispana-esperanta vortarego kun speciala prilaboro de la frazeologio. Dum pli ol kvar jaroj mi laboris tagon post tago, ok horojn ĉiutage. [...] En tiu periodo de 1986 al 1996 aperis, interalie, miaj tradukoj Tirano Banderas, Astura Bukedo (tri kontribuaĵoj), Sentempa Simfonio, Cent jaroj da soleco kaj La malica komizo.”Paco kaj trankvilo post sortobatoj
En la sama periodo li suferis tre dolorajn batojn : “La sinsekva morto de miaj fratoj Antonio (1988), Benigno (1990) kaj Francisko (1993) igis min pensi, ke mi devas serioze konsideri kiel alfronti la futuron. [...] Denove la cirkonstancoj kaj mia denaska nomadismo kombiniĝis por trovi solvon al la nova situacio. Ĉi-foje la cirkonstancoj estis Czesa [lia edzino]. Kaj krome mia alta aĝo. [...] Ni ŝanĝis la frenezan, bruan vivon de tropika urbo por bukolikaj paco kaj trankvilo. Ni loĝas en domo preskaŭ apuda al la domo de la familio de Czesa.”Vivobilanco
Okaze de sia okdekjariĝo li bilancas sian vivon kaj konstatas ke li atingis sian ekonomian sendependecon surbaze de laboro plej adekvata al siaj scioj kaj intelektaj preferoj. Rilate sian agadon sur la internacilingva kampo li notas : “Dume, Esperanto plu akompanas min kiel fidela kamarado. Sed nur la lingvo, ne ties retoriko homaranisma, intern-idea, diaspora, unu-granda-familia, civita... Ne ties flago, himno kaj insigno... [...] Dank’ al Esperanto mi konatiĝis kun inteligentaj, noblaj, simpatiaj homoj... maldank’ al nia kara lingvo mi kontaktis, pli malpli hazarde, kun friponoj, kokin-cerbaj solenuloj, psikopatoj...” Je la fino de sia vivobilanco li trankvilanime konkludas : “Kaj nun ? Atendi la alvenon de la aĝa frato de la sonĝo. Kun respekto, sed sen timo.”Klaro kaj elasto
Kvalitoj de bonstila traduko de beletro estas klaro kaj elasto. Necesas ne nur redoni laŭsence la originalon, sed ankaŭ trovi adekvatan stilon. Kelkfoje tio postulas kreon aŭ aplikon de novaj vortoj nekutimaj en la ordinara lingvo. Fernando de Diego en eseoj kaj recenzoj defendis sian vidpunkton tiurilatan. En la menciita libro Klaro kaj elasto troviĝas interesaj kontribuoj pri tradukarto, inter aliaj tiu de fekunda tradukisto el la ĉina Li Shijun “Esperanto kiel lingvo por traduko de beletraj verkoj”, kiu venas al la konkludo : “Kompromiso inter skemismo kaj naturismo estas dezirinda por solvi la problemojn en uzado de Esperanto kiel lingvo por traduki beletraĵojn.”Ĉefaj verkoj de Fernando de Diego
La tradukoj : La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha de Miguel Cervantes Saavedra ; La arbo de la sciado de Pío Baroja ; Doña Bárbara de Rómulo Gallegos ; Cigana romancaro de Federico García Lorca ; Sentempa simfonio (traduko de poem-antologio hispana) ; Tirano Banderas de Ramón María del Valle-Inclán ; La familio de Pascual Duarte de Camilo José Cela ; Kun sopira koro (traduko de la rimoj de Gustavo Adolfo Bécquer); Cent jaroj da soleco de Gabriel García Márquez ; La malica komizo de Wenceslao Fernández-Florez ; Pri esperanta tradukarto (eseo); Pri literatura kritiko (eseo). Lia lasta publikigita verko estas Gran Diccionario español-esperanto (2003).
* Klaro kaj elasto, editoris Irmi kaj Reinhard Haupenthal, Edition Iltis, Schliengen 2003, 422 p.
** Vidu : Fernando de Diego : Paco en milito, novelo, trad. el la hispana, Edition Iltis, Schliengen 2001, 40 p.
(Sennaciulo, 5/2004, p. 77)