Johannes Dietterle (1866-1942)
kaj la Esperanto-Instituto en Saksio (1908-1936)
![]()
Resumo el germanlingvaj artikoloj
En la jaro 2000 aperis germanlingve broŝuro de la Germana Esperanto-Instituto kun kontribuoj pri la historio de la germana esperantomovado. Sekve mi provas resumi du interesajn artikolojn koncerne Johannes Dietterle kaj la Esperanto-Instituton en Saksio (Sachsen) : Hans-Burkhard Dietterle, Prof. Dr. Johannes Dietterle – Initiator für Esperanto ; Ulrich Lins, Zur Geschichte des Esperanto-Instituts in Sachsen 1908-1936.Nepo fidela al sia avo
La nepo de profesoro Dietterle, Hans-Burkhard Dietterle, ne okupiĝis pri esperanto ĝis sia 60a jaro kaj nur post emeritiĝo komencis interesiĝi en 1991 pri la internacia lingvo kaj la agadoj de sia avo, kiu estis pioniro de esperanto en Germanio kaj ankaŭ internacie. Li konstatas ke bedaŭrinde multaj dokumentoj, leteroj, notoj kaj libroj perdiĝis dum la dua mondmilito, sed dank' al siaj esploroj li retrovis interalie korespondadon milpaĝan de Johannes Dietterle kun la vortaristo profesoro Eugen Wüster, nun en la posedo de ties filo Thiele Wüster.Biografiaj sciigoj
Johannes Dietterle naskiĝis en 1866 en la urbo Kemnico (Chemnitz). Li studis en la universitato de Lepsiko (Leipzig) kaj ekzameniĝis pri teologio, filozofio, orientaj lingvoj kaj pedagogio. Ek de 1889 li instruis en diversaj saksaj urboj. En 1893 li fariĝis diakono en Mittweida kaj en 1896 luterana pastoro en Burkhardswalde bei Pirna (proksime de Dresdeno). En 1907 li reprenis sian metion de pedagogo en Lepsiko. Li jam verkis pri religio, filozofio kaj pri loka historio. Lia mondpercepto estis proksima al la "Ideo" de Zamenhof. Kiel studento li okupiĝis pri volapüko kaj dum la mondkongreso de esperanto en Dresdeno en la jaro 1908 li havis siajn unuajn kontaktojn kun la esperantomovado kiel observanto kaj konstatis, ke la esperantistoj perfekte interkompreniĝis. Rapide, jam en 1909, li fariĝis konsilanto de la Germana Esperanto-Ligo kaj kunlaboris kun la Reĝa-Saksa Esperanto-Instituto, interalie kiel ekzamenanto.Pri la fondinto de la Instituto
Ĉi tiu instituto fondiĝis far juna registara oficisto Albert Schramm, aŭtoro de lernolibroj, eldonisto kaj vicprezidanto de la 4a Internacia Esperanto-Kongreso okazinta en 1908 en Dresdeno. Ĝi okazis sub la protekto de la reĝo August von Sachsen kaj reprezentantoj de la registaro partoprenis ĝin. La instituto dependis de la Ŝtata ministerio pri Internaj aferoj kaj ricevis jarajn subvenciojn. La agado estis en la unuaj jaroj tre vasta : instruo de esperanto, oficialaj ekzamenoj, eldono de lernolibroj kaj tradukoj esperanten por saksaj entreprenoj industriaj. La Reĝa-Saksa Esperanto-Biblioteko kun 1000 volumoj konsistigis parton de la instituto.
Albert Schramm aktivis per prelegvojaĝoj, artikoloj en la taga kaj faka gazetaro kaj sukcesis gajni kreskantan simpation por esperanto. En 1913 oni nomis lin direktoro de la Germana muzeo pri libroindustrio kaj skriboj (Deutsches Buchgewerbe- und Schriftmuseum) kaj kun li ankaŭ la Esperanto-Instituto translokiĝis al Lepsiko, urbo fama pro ĝiaj eldonejoj, presejoj, libromerkata centro kaj industria foiro. La nova funkcio de Schramm malebligis al li pluan okupiĝon pri esperanto kaj li devis demisii kiel direktoro de la instituto, sed mem proponis profesoron Dietterle kiel sian anstataŭanton. Ĉi tiun la ministerio konfirmis kiel gvidanton de la instituto en la jaro 1916.Aktiveco de Johannes Dietterle
Ek de 1911 la instituto ricevis publikan kaj financan apogon de la deputito kaj industriisto D-ro Albert Steche (1862-1943). Dum la unua mondmilito ankaŭ la loka ligo de esperantogrupoj de Lepsiko helpe transprenis ĉiujn laborojn kaj la financigon de la instituto.
Sekvis laborplena periodo por la nova direktoro Johannes Dietterle, ĉar li devis plenumi siajn taskojn ekster la normala profesia okupo. Liaj ĉefaj celoj estis la plivastigo de la esperantoinstruo kaj ekzamenoj ekzistantaj en Saksio al la tuta Germana Respubliko formiĝinta en 1918 kaj publika informado per precizaj statistikaj studoj pri la aktivoj de la esperantomovado. Dum Pasko 1918 okazis kunveno de reprezentantoj de la germanaj esperantoasocioj kaj ili decidis konfidi ĉiujn sciencajn kaj statistikajn taskojn al la instituto kiel centro de la esperantomovado en Germanio. La instituto do ne plu povis aktivi por komercaj entreprenoj kaj koncentriĝis pri la scienca studo de esperanto kaj la rilatoj inter lernejo kaj esperanto.
Krom la internajn problemojn de la movado Dietterle devis alfronti la postmilitajn malfacilaĵojn pro politikaj kaj ekonomiaj senordoj. Malgraŭ tiuj malfavoraj cirkonstancoj li sukcesis konvinki per siaj statistikaj laboroj la registaron pri kreo de Germana Esperanto-Instituto kaj trovis favoran eĥon dum la Internacia Pedagogia Kongreso organizita en 1922 kadre de Ligo de Nacioj en Ĝenevo, kie li intervenis pri la temo "Esperanto kaj lernejo".
En la sama jaro li oficiale nomumiĝis direktoro de la Germana Esperanto-Instituto. Li gvidis ĝin ĝis sia emeritiĝo en 1932. La plivastigo de lia taskaro decidigis lin ĉesi la instrumetion kaj dum anticipa pensioniĝo li esperis realigi rapide kaj funde siajn ambiciajn celojn. En 1922 la Germana Esperanto-Ligo rezignis pri organizo de ekzamenoj. Sekve de tio Dietterle kreis dum sia ofico 30 ekzamenajn komitatojn ministerie aprobitajn, kiuj siaflanke prizorgis 125 ekzamenantojn honorofice aktivajn.
Lia nelacigebla agado por la pluevoluo de esperanto sur nacia kaj internacia niveloj kondukis lin al kunlaboro internaciskala. Interalie li fariĝis membro de la Akademio de Esperanto, vicprezidanto de la Lingva Komitato, membro de la Centra Komitato de UEA, ktp. En 1923 li prezidis la UK-on en Nurenbergo (Nürnberg) kaj povis kontribui al la sukceso de tiu kongreso kun 5000 partoprenantoj. Same li interesigis la respondeculojn de la Lepsika Radio por dissendo de esperantokursoj destinitaj al larĝa publiko kaj poste verkis lernolibron.
Cele al disvastigo de la internacia lingvo li atingis la apogon de eldonistoj kaj librovendistoj. Ekzemple la eldonejo Ferdinand Hirt havis esperantofakon, kiun prizorgis la esperantisto Bernhard Kötz. Samtempe li verkis artikolojn pri Lejbnico (Leibniz) kaj la ideo de mondolingvo, Kontribuoj al la historio de la movado pri mondolingvo kaj alian pri Esperanto kaj la lernejoj – minimumaj postuloj. Li rebatis ankaŭ publike la argumentojn de la multnombraj kontrauŭloj de esperanto sur diversaj kampoj de scienco, kulturo kaj politiko.Epokfara verko
La kulmino de lia agado estis sendube la kolektado, ordigo kaj eldono de enkondukoj, gazetartikoloj, eseoj, paroladoj, leteroj kaj poemoj de L. Zamenhof en la Originala Verkaro. Dum jardekoj ĝi estis referencilo por la tutmonda esperantistaro.Kunlaboro kun Eugen Wüster
Lia batalo por la venko de la nova kaj progresema flanko de la esperantoafero respeguliĝas en lia subteno kaj defendo de la scienca vortarista laboro de profesoro Eugen Wüster, kiu demandis helpon al la instituto por la presado de la Maŝinteknika Vortaro kaj la Enciklopedia Vortaro Esperanto-Germana, kies kvar volumoj aperis inter 1923-1929. Bedaŭrinde pro malfacila financa situacio de la eldonejo kaj nesufiĉa vendado ne povis aperi la mankantaj volumoj malgraŭ la pledo de Dietterle uzanta ĉiujn okazojn por defendi ĝin.Statistikoj
En 1928 li publikigis en Esperanto, n-ro 24, Tutmonda statistiko esperantista. Interalie troviĝis en tiu jaro en Germanio 441 esperantogrupoj en 1087 lokoj kun 8490 membroj kaj 22 378 individuaj membroj. Estis ja "ora epoko" !Esperanto troviĝas en infanaĝo
Spite al la daŭraj financaj problemoj de la instituto, sia troŝarĝiteco kaj la internaj diskutoj en la esperantaj organizoj, Dietterle devigis sin senkompromise je plenumo de sia vasta taskaro favore al la granda ideo de tiu movado. Post multaj jaroj de intensa laboro li fine opiniis "ke la esperantomovado, kontraŭe al multaj optimismaj deklaroj, tute ne staras antaŭ la venko, sed male ankoraŭ troviĝas en infanaĝo".
Dume la ŝtataj subvencioj malkreskis, ne laste ĉar ili dependis laŭproporcie de la kontribuoj de la esperantaj organizoj. Ankaŭ la monaj subtenoj de la Leipciga Foiro malpliiĝis. Per fondo de nova patrona asocio li esperis ricevi la bezonatajn monrimedojn de "simpatiantoj de esperanto ekonomie pli bonstataj", sed en 1928 Dietterle rezigne konstatis ke "esperanto en Germanio estas portata preskaŭ ekskluzive de la instruistaro kaj laboristaro".Malpermesoj
En la jaro 1932 li retiriĝis de sia funkcio en la Instituto ne nur pro nebona sanstato, sed ankaŭ ĉar la politikaj cirkonstancoj en Germanio aliiĝis kaj la novaj potenculoj naci-socialistaj baris la disvastigon de esperanto kaj fine malpermesis la aktivadon de esperantaj organizoj. Tiu evoluo iĝis ankaŭ persona katastrofo por Dietterle, kiu post 1932 plejparte rezignis pri privataj aŭ publikaj kontaktoj kun la esperantomovado. Fine la temo esperanto iĝis por li tabuo eĉ kun familianoj kaj konatuloj.
La instituton gvidis poste Albert Steche jam tre aĝa kredante ke scienca lingvoinstituto povus supervivi, sed en 1936 la Germana Esperanto-Ligo estis malfondita la 15an de julio far Heinrich Himmler kaj la samo okazis por la instituto la 31an de decembro. Steche skribis al la ministro pri Internaj aferoj, ke "per tio senglore finiĝis granda kun alta idealismo kaj abnegacio plenumita laboro, al kiu partoprenis multaj kleruloj kaj industriaj pioniroj". La biblioteko de la instituto eniris laŭ iniciato de Steche la Prusan ŝtatan bibliotekon en Berlino kaj tiel saviĝis trans la milito.Fideleco al intergenta idealo
Konklude Ulrich Lins respondas al la demando : kio restis de la iama Saksa Esperanto-Instituto, kiun oni refondis en 1948 sub la nomo de Germana Esperanto-Instituto ? Multo intertempe apartenas al la historio, eĉ la Originala Verkaro, ĉar intertempe aperis nova pliampleksigita eldono de la Japano Ito Kanzi. Naŭdek jarojn post la fondiĝo de la instituto oni tamen devas agnoski ke ĝi aperas multflanke kiel atentinda fenomeno en la historio de la germana esperantomovado kaj servis kiel instigo por fondo de similaj institutoj en aliaj landoj.
Respektindaj estas retrospektive ne nur la laboremo kaj engaĝiĝo de Johannes Dietterle, sed ankaŭ sia etika sinteno. Li restis neflekseble fidela al la intergenta idealo de esperanto, eĉ kiam pro la premo de naciistaj kontraŭuloj ŝajnis preferinde akcenti la praktikajn flankojn kaj malpli la pripacajn klopodojn kaj la intergentan komunikadon. Kiel "burĝa intelektulo" li tamen estis tolerema ideologie kaj politike kaj agnoskis la valoron de la laborista esperantomovado. Antaŭ sia retiriĝo el la instituto li akcentis, ke "la instituto fariĝis la centra loko por ĉiuj subtenantoj de esperanto kaj ĝia evoluo pro praktikaj kaj idealaj motivoj sen politikaj aŭ ideologiaj konsideroj". Estis ĉefe pro lia diplomatia sinteno ke la instituto ne estis influita de politikaj pasioj regantaj en tiuj tempoj kaj ne disfalis en "neŭtralan" kaj "laboristan" tendarojn, sed servis al la tuta esperantistaro. Pro tio li meritas pli da atento kaj konsidero ol ĝis nun.Postnoto
Kiam mi kompiltradukis tiun tekston, frapis min la fakto ke la pionira agado kaj la pedagogio de Johannes Dietterle havis similajn trajtojn kiel tiuj de Claude Gacond, iniciatinto de KCE kaj CDELI : neŭtrala sinteno politika kaj lingva. Ambaŭ kreis strukturojn servantajn al ĉiuj esperantistoj aŭ scivolemuloj pri interetna lingvo kun la ĉefa celo de funda studo kaj publika defendo de esperanto. Kompareblaj estas ankaŭ la sciencaj esplormetodoj aplikitaj al lingvolernado, interlingvistiko, bibliotekonomio kaj same la utiligo de modernaj komunikiloj kiel radio aŭ interreto. Malgraŭ multaj malfacilaĵoj ambaŭ restis fidelaj al la Zamenhofa "Ideo".(SES informas, n-ro 2/2002, p. 23-27)