Andrea Schorta : Steafan Loringett

(1.3.1891–6.6.1970)


Ussa me possa,
gl’e sto scoglsasoda
quegl ca tei âs fatg !

« Nun ripozu, tio kion ci faris estis ĝusta. » Ĉi tiujn vortojn esperis Steafan Loringett (1) kiel finan rekompencon de Dio por sia aktivado. Pli simpla kaj trafa ne povus esti la dankesprimo de la retoromanĉoj al la mortinto, ĉar preskaŭ sesdek jarojn de sia longa kaj vigla vivo li dediĉis al siaj samlingvanoj.
Loringett eniris la vir-aĝon, kiam areto da personoj, per monumentaj verkoj, ekkomencis pretigi la inventaron de la lingvaj kaj literaturaj trezoroj de la antikva lingvo de Retio, kiun oni tro facilanime kondamnis al malapero. Estis la epoko, kiam la tuta valo Engadino kolektiĝis por flegi kaj konservi la lokan lingvon. Jen decidigaj cirkonstancoj por la tre impresiĝema kaj entuziasmiĝema filo de la valo Schons, kiu ĵus diplomhave forlasis la instruistan lernejon. Li devis frekventi la germanlingvan lernejon unua- kaj dua-gradan en sia valo, kie ne eblis lerni skribi kaj legi sian propran lokan lingvon. Kiel juna instruisto li do troviĝis antaŭ romanĉlingva infanaro, sed li devis sekvi instruplanon en la germana lingvo. Por tiu malfacila kaj nekutima tasko lia trejnado ne sufiĉis. Jam en tiuj unuaj jaroj li maturiĝis kiel konvinkita kaj senlaca batalanto. Tia li restis, ĝis lia vivospiro estingiĝis. Estante dotita per simpatia karaktero kaj per neordinara organiza talento kaj laborforto, li facile kunigis kaj aktivigis samideanojn en sia valo fondante la asocion Uniun rumantscha da Schons. Por tiuj membroj, kiuj sentis sin, ĉar protestantoj, iom flankaj rilate la katolikan asocion Romania, li kreis krome la lingvan asocion Renania por la valoj Surselva kaj Sutselva, la valoj de la antaŭa kaj malantaŭa Rejno.
Se oni komparas la agadprogramon de la Lia Rumantscha (Romanĉa Ligo) – kiun li helpis fondi en 1919 kune kun Giachen Conrad (2) – kun la raportoj ĉiujare publikigitaj de la Uniun dals Grischs, oni facile rimarkos, ke Steafan Loringett, laborinte dum certa tempo en Scuol kiel instruisto, deziris apliki la spertojn de la engadinanoj en la nova asocio, kiu tegmentis ĉiujn grizonajn lingvoasociojn. Lia dinamismo, lia neniam senkuraĝigebla kredo je la sukceso de liaj porromanĉiaj klopodoj povintus esti sukcesaj, se ne terure postlamintus la konscio de la Konfederacio kaj de la Kantono pri la necesa subteno materia de tiu grizona kultura batalo ! Pro tio la rimedoj je dispono de la Romanĉa Ligo kaj de la vortarega projekto Dicziunari Rumantsch Grischun apenaŭ sufiĉis por persvadi la junan idealiston transpreni du duontempajn sekretariajn postenojn sen ia ajn socia sekurigo. Ĉar intertempe li fariĝis patro de kvin junaj infanoj, li fine devis decidiĝi jam post kelkaj jaroj je rezigno pri la revita kulturpolitika kariero.
 En 1926 li eniris la servon de la asekura kompanio Winterthur Leben, kie li gvidis la ĝeneralan agentejon por Grizono ĝis la jaro 1956. Sian libertempon li daŭre dediĉis al la romanĉa, unue dum multaj jaroj kiel prezidanto de la asocio Renania. En ĝia kadro li serioze okupiĝis precipe pri la kuraĝigo kaj subteno de la beletra aktivo de siaj amikoj Gian Fontana, Paul Juon, Curo Mani kaj aliaj.
Karakteriza trajto de Loringett estis lia subteno de junaj talentoj sen troa kritika takso koncerne iliajn laborojn. Unue kaj ĝenerale gravis por li la volo helpi. La amikoj, kiuj konis lin pli intime, scias kiom da handikapitaj personoj li vizitis por proponi al ili, sen teoriaj konoj pri laborterapio, eblecon kunlabori en sia varia taskaro. Tia li estis por multaj homoj: servanto kaj gvidanto – samtempe.
Multaj sciis, ke per poŝtkartoj kaj per leteroj li restis en kontakto kun sia vasta rondo de konatoj, ekde la nun delonge forpasita fabelisto Gieri la Tscheppa, kiun li malkovris en Ferrera GR, ĝis la elmigrinta komunumo de la samvalanoj, kiuj post la unua mondmilito instaliĝis en Usono. Same la monata folio La Punt, kiun li iniciatis kaj kiu estis origine konceptita kiel ponto inter la valoj Surselvio kaj Engadino, iĝis vigla kontaktilo ankaŭ kun la transmaraj elmigrintoj.
Ĉefaj atingoj de la forpasinto kiel prezidanto de la asocio Renania estis, krom la publikigo de la jarlibro Per mintga gi (3) (Por ĉiu tago), kiun li redaktis dum multaj jaroj, ankaŭ la kolekto de la literatura heredaĵo de Gian Fontana en modela kvinvoluma eldono. Plie, evidentiĝas la prizorgo de la teatra asocio Calandaria, kiun li fondis en sia hejma valo, kaj precipe la Acziun Sutselva, kiun li poste povis gvidi je pli alta nivelo.
En la jaro 1944, kiam Giachen Conrad, la ĉefa fondinto de la asocio Lia Rumantscha, deziris retiriĝi el la prezidanteco de tiu organizaĵo, Steafan Loringett akceptis tiun taskon. En tiu ĉi posteno la kvindektrijarulo povis fine dediĉi sian tutan personecon kaj sian plenan laborforton je la servo de sia gepatra lingvo. La trezoro de liaj spertoj, kiujn antaŭ li neniu kolektis, lia nerompebla laborforto kaj lia ĉiam vere juneca elano kapabligis lin ne nur daŭrigi la planojn komencitajn de liaj antaŭuloj, sed krome vastigi kaj plifortigi ilin ĉiuhorizonte. Kun persistemo kaj neflekseblo, kiujn oni ofte juĝis kvazaŭ obstinon, li batalis por la starigo de nova kompleta agadprogramo kaj postulis de la Konfederacio kaj de la Kantono la monrimedojn necesajn por ties realigo. Sed tio signifis la pliobligon de la konfederaciaj subvencioj, kiuj cetere aspektis pli kiel almozoj ol kiel kontribuoj al kultura agado.
Kvankam sur tiu ĉi kampo li povis atingi unue nur partan sukceson, la nova prezidanto tute ne reduktis siajn klopodojn. Li kontraŭstaris la eternan financan mizeron dank’ al eksterordinaraj kreditoj, kiujn li sukcesis ĉerpi multloke. Tiamaniere la reto de romanĉaj etinfanaj lernejoj, kiuj en mikslingvaj komunumoj celis favori lingvan homogenecon en la prepara ŝtupo al la romanĉa elementa lernejo, povis esti plivastigata. Tiurilate la intereso de la prezidanto pli kaj pli turnis sin al la lingve plej minacata landparto: la regiono de meza Grizono.
Tio kaŭzis streĉojn en la strukturo de la asocio Lia Rumantscha, jam minacata de centrifugaj fortoj. Iuj asocioj ne vidis en la centraliga politiko, male al Loringett, la solan eblon de kunordigitaj kaj laŭcelaj agadoj. Ili juĝis la dumtempan duarangigon de aliaj punktoj de la programo afero danĝera aŭ eĉ neeltenebla. La sekvo estis jen evidenta jen latenta: rifuzo kaj inciteco, kiuj fine influis en 1959 la voĉdonon de la grizona popolo koncerne proponon de plialtigo de la kantonaj subvencioj kiel kondiĉo de pli forta konfederacia engaĝiĝo. Ĝi estis rifuzita.
Sed en tiu 1a de marto de la jaro 1959, okaze de sia 68a naskiĝtago, Steafan Loringett denove evidentigis la grandecon de sia karaktero, kiam, eksciinte pri la negativa popola decido, li simple deklaris : « Nun mi do devas realfronti la aferon dekomence. » Kaj li faris tion. Foriginte kelkajn neglataĵojn en la strukturo de Lia Rumantscha kaj modifinte malgraŭvole kelkajn punktojn de la programo, li ree submetis post unu jaro la proponon al la grizona popolo. Ĉi-foje kun sukceso, ĉar neniu, konanta la situacion, povis nei sian estimon al tia sentima batalanto.
La Universitato de Zuriko honoris lin printempe 1962, pro liaj klopodoj, per la titolo de doktoro honoris causa. Unu jaron kaj duonon poste, li transdonis la gvidadon de Lia Rumantscha al aliaj manoj. Tamen li plue okupiĝis ĝis sia morto pri eldonado de sutselva vortaro redaktita de Curo Mani kaj pri la redaktado de la gazeto La Punt.
En la lastaj jaroj de lia agado krome aperis poemareto titolita : Sur punts a pitgognas (4) (Sur pontoj kaj deklivoj) en la sutselva idiomo. Oni renkontas en ĝi originalan engaĝiĝintan lirikon, jen patre instrua, jen serene observanta kaj gaja. Ŝajnas al mi, ke oni ĝin ankoraŭ nesufiĉe atentis. El la poemo titolita Credo, de kie mi citis la artikolkomencajn versojn, mi reproduktas ĉi tie alian
parton :

Jou cre betg 
Ca vegi d'amparar 
Suainter que partge 
Ca vean cumando 
da davains or ! 
Da surangiou ! 
Ca jou sto 
semplameing far, 
segi par ambiztgùn 
par raspunsavladad 
tge se jou partge. 
Mo jou se ca sto ir 
quella veia gi par gi 
toc'igl davos. 
Toca Nossegner gi : 
Uss e'gl bien, 
ussa me possa !
Mi ne kredas, 
ke mi esploru 
pri tiu « kial », 
ordonita de interne ! 
De supre ! 
Ĉar mi simple 
devas fari ĝin, 
ĉu pro orgojlo ? 
ĉu pro respondeco? 
Mi ne scias kial ! 
Sed mi scias, ke mi 
devas iri tiun vojon 
tagon post tago 
ĝis la fino ! Ĝis la 
Sinjoro diros : 
Nun estas bone.
Nun ci rajtas ripozi.
 
(1)  pron. Ŝteafan Lorinĝet
(2)  pron. Ĝjaĉen Konrad
(3)  pron. Per minĉa ĝi
(4)  pron. Sur punts a piĉonjas
 

Noto pri la aŭtoro

Andrea Schorta (Ŝorta) naskiĝis en Zernez la 2an de Aprilo 1905 kaj mortis la 12an de Decembro 1990 en Chur/Cuera (Kur/Kuera). Svisa leksikografo kaj onomastikisto. Romanistaj studoj en Zuriko, Parizo, Sieno. Ek de 1935 redaktanto, de 1939 al 1975 ĉefredaktanto de Dicziunari Rumantsch Grischun ; li organizis sub la sama nomo sciencan instituton por la romanĉa lingvo en Grizono kaj Alpa kulturo. Schorta daŭrigis kaj finis la verkon de sia profesoro R. von Planta kun kontribuo pri la setla historio de la lokaj nomoj de Grizono al Rätisches Namenbuch (vol. 1, Materialien, 1939 ; vol. 2, Etymologien, 1964). Kiel kolektanto kaj interpretanto de la grizona tradicio li eldonis la jurajn fontojn, la komunumajn statutojn kaj regularojn de la valo Engadino (1965–1969). Instrukomisiito de la Konfederacia teknika altlernejo Zuriko ETHZ kaj de la Universitato de Zuriko (1950–1964). Engaĝiĝo por la konservado de la retoromanĉa kiel sekretario de la Lia Rumantscha (1934–1940). Iniciatis la agadon por la esploro pri la kamparanoj kaj subtenis la kreon de instituto por la esploro de Retio en Chur.
Distingoj : D-ro h. c. de la Universitato de Berno 1964 kaj de la Universitato de Insbruko 1990, Prix Charles Veillon 1964, honora membro de la Società Retorumantscha 1975, Bündner Kulturpreis 1977, Premi Comünanza Radio Rumantsch 1985.
(Informoj laŭ Schweizer Lexikon)
 

Pri la retoromanĉa

Pri la retoromanĉa lingvo, historio, kulturo kaj nuntempa situacio ekzistas bona konciza enkonduko de Arthur Baur : La Retoromanĉoj: sorto de la plej malgranda nacia lingvo de Svislando, 2a eldono aktualigita kaj ampleksigita, Bellinzona, Hans Dubois, 1989, 67 paĝoj kun bibliografio.

Dicziunari Rumantsch Grischun
Monumenta vortaro, 1939–, aperis 11 volumoj, entute 8400 paĝoj, 30 cm, literoj A–L (2001).
 

Glosoj

onomastiko : scienca esploro de la propraj nomoj.
retoromanĉa : ekvivalento en PIV reti-romanĉa (angle Rhaeto-Romanic, france rhéto-roman, germane Rätoromanisch).
rumantsch grischun : grizonromanĉa, planlingvo por la idiomoj puter, vallader, surmiran, sursilvan, sutsilvan.
setli : ekloĝi, fondi kolonion en nova ĉirkaŭaĵo, regiono aŭ lando.

(Tiu nekrologa artikolo aperis germanlingve en la svisaj ĉiutagaj gazetoj Neue Bündner Zeitung, Chur, 1970, Neue Zürcher Zeitung, Zuriko, 1970, kiuj afable permesis la publikigon. Tradukis ĝin Richard Schneller, St.Gallen, 2002.)

Reiro al la indekso